Interlingvistiko kaj esperantologio

« « íà ãëàâíóþ

Per ĉi-artikolo ni malfermas novan sekcion de nia paĝo – ‘Interlingvistiko kaj esperantologio’.

Kiel la unua materialo ĉi tie aperas malnetaĵo de artikolo publikita en la ĵus aperinta libro: Studoj pri interlingvistiko; Studien zur Interlinguistik; Festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke; Festschrift für Detlev Blanke zum 60. Geburstag. Red. Sabine Fiedler, Liu Haitao. – Dobřichovice(Praha): Kava-Pech, 2001.

***

 

D-ro Aleksandro S. Melnikov (en la Rusia sistemo ‘kandidato de filologiaj sciencoj’), eduke kemiisto kaj instruisto pri la angla, diplomita Æe-instruisto, adjunkto de la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino, docento (instruista-scienca rango kaj posteno – 3-a el la 4 eblaj en Rusio) de la katedro de fremdaj lingvoj (angla kaj Esperanto) de maþinkonstrua akademio en Rostov-na-Donu.

Gvide de d-ro Aleksandro D. Duliæenko (Tartua universitato, Estonio), A.Melnikov doktoriøis æe la Minska universitato (Bjelorusio) per la disertacio ‘La principoj de la konstru(ad)o kaj funkcia evoluo de internacia planlingvo en moderna interlingvistiko’ (1990), lastatempe cele al habilitiøo (en la Rusia sistemo ‘doktoro de filologiaj sciencoj’) esploradas en la sfero ‘Lingvokulturologia aspekto de Esperanto’ (scienca konsultanto d-ro Sergeo N. Kuznecov, Moskva universitato). Aldonaj interesoj – metodiko de fremdlingvoinstruado kaj E-movado. La æefaj æi-rilataj publikitaj studoj estas: “‘Instruado – sen turmentado!’ La æefaj principoj de fremdlingvo-instruado kaj praktikaj konsiloj por Esperanto-kursgvidantoj (helpilo por profesiaj kaj amatoraj E-instruantoj)” (eldonis en Esperanto Rostova Þtata Pedagogia Universitato kunlabore kun ILEI, 1999, 96 p.) kaj ruslingva populariga libro ‘Ïîðòðåò èäåè ñ ÷óäàêàìè âìåñòî ôîíà, èëè ßçûê äîêòîðà Íàäåþùåãîñÿ’. – Ðîñòîâ-íà-Äîíó: Èçäàòåëüñòâî Ðîñòîâñêîãî ãîñóäàðñòâåííîãî ïåäàãîãè÷åñêîãî óíèâåðñèòåòà, 1997 (Portreto de ideo kun malordinaruloj anstataý la fono, aý La lingvo de doktoro Esperant-a. Rostov-na-Donu: Eldonejo de la Þtata pedagogia universitato, 1997, 159 p.).

 

***

 

Pri la estetika funkcio de Esperanto

 

Antaý ol pritrakti la titol-temon ni interkosentu pri kelkaj terminoj. Unue, parolante pri la estetika funkcio de Esperanto (plue ‘Eo’; en kunmetitaj kaj derivitaj vortoj ‘E-’) ni konsideros æiujn manifestiøojn de la koncerna lingvo kaj parolo (lingva¼o), kies celo estas elvoki emociojn. Tio aparte gravas en literaturo, publicistiko, retoriko kaj æiuj artoj kun vorta ingredienco (ekzemple, kantado aý vortludoj), sed iugrade rolas ankaý en ordinara komunikado. Due, same kiel en esploroj pri aliaj lingvoj oni parolas pri averaøa etnolingvano, ni uzos la nocion ‘tipa E-isto’ (TE). Tamen inter la etnalingva kaj IPLa ‘esplorunuo’ estas granda diferenco. Se la unua estas la plej ofta tipo de lingvoportanto, la dua reprezentas nur la elitan parton de la tuta E-istaro, elitan el la vidpunkto de la kultura nivelo de la E-parolantoj (EP-j) aý E-fonoj (EF-j).

Eblas diversaspektaj distingoj de internaciaj lingvoj. Ekzemple, laý ties deveno (konscia kreo/natura ekiøo), laý prioritateco de ilia rolo kiel ilo de mond-ekkonado aý komunikado, laý la ligoj kun siaj fontoj (naturalisma kaj skemisma skoloj) ktp.

Pluraj lingvistoj, ekzemple, V.G. Kostomarov distingas ankaý jenajn du tipojn de internaci-komunikadaj lingvoj: 1) por pragmatisma apliko (komercaj, æiutagaj, militaj celoj); 2) por kulturo, scienco, religio. [Kostomarov, 240] Æi-klasifo þajnas al ni ne tre trafa, æar æi-kaze oni ne sufiæe konsideras la specojn de la sublingvoj priservantaj la menciitajn sferojn. Tiel, por la æiutaga, komerca, scienca apliko la gvidan rolon ludas la komunika-informa funkcio (kiel rimedo por interþanøi informojn), en la kulturo – la emocia-estetika. Por la dua grupo tre gravas enesto de ambigueco, por la unua tio estas kutime evitenda. Por la unua la formo de inform-komuniko estas multe malpli grava ol por la dua. Tial kaj pro aliaj kaýzoj en la du specoj de la homa komunikado estas prioritate aplikataj malsamaj rimedoj por atingi la maksimuman efekton kaj efikon.

Estas konate, ke la tiel nomataj mondlingvoj (etnaj) uziøas por ajnaj celoj. Æu tio eblas rilate al IPL? Multaj renomaj lingvistoj sen sufiæa engaøiøo en la esplorado de interlingvistikaj kampoj (inter ili K. Brugmann, A. Meillet, A.A. Reformatskij, O.S. A¶manova k.a.) opiniis, ke la sorto de la E-tipaj lingvoj estas priservi nur æiutagan komunikadon, sciencon kaj teknikon [vd., ekz., Reformatskij, 253; A¶manova, Zadornova, 10-11; Kuznecov, 1982-a, 27 k.a.]. Iliaopiniajn kialojn de tio ni analizos æi-sube. Ankaý pluraj sciencistoj, kiuj ja havis pli proksiman rilaton al interlingvistiko opiniis same pri IPL-j kun aýtonoma interna strukturo. Inter ili estis, ekzemple, A. Gode kaj S.Bakonyi, kiuj kontestis eblecon de aýtonomaj IPL-j esti portantoj de kulturo simple pro tio, ke IPL-j estas tro malproksimaj de la etnaj lingvoj (tamen, A. Gode mem agnoskis la ekziston de sufiæe vasta literaturo en la aýtonoma Eo). [Gode,57; Bakonyi,18]

Kio do povus esti kaýzoj de la verdiktita ‘senkultureco kaj senestetikeco’ de la IPL-j? La respondoj jenas. La Esperanto-tipaj lingvoj ne povus havi stilajn karakteriza¼ojn. En ili ne eblas esprimivaj vortoj kaj parolturnoj, donantaj al literaturaj verkoj apartan æarmon. Se tia esprimeco kaj idioma¼eco en ili aperus, tiuj lingvoj perdus siajn æefajn kvalitojn: simplecon, logikecon, kompreneblecon por diversnaciaj lingvo-uzantoj. Beletro, arto baziøas sur la jarcentaj tradicioj de la koncernaj popoloj. La EF-j tiajn tradiciojn ne havas kaj havi ne povas, æar ili vivas ne en unueca kolektivo, sed diaspore en la tuta mondo; krome, Esperanto mem ekhavis en 1987 nur 100 jarojn.

Bedaýrinde, diskutante pri IPL oni ofte forgesas, ke lingvo estas ne fakto, sed procezo (en tiu senco, ke øi konstante þanøiøas). Do, eæ se iu ajn aserto el la æi-supraj estus prava en la momento de IPL-apero, tio tute ne signifas, ke øi ne povas eksøustiøi poste. Krome, æar iu ajn lingvo estas sistemo de sistemoj, kies optimumoj kontraýdiras unu la alia(j)n, apero de faktoj kaj fenomenoj ‘malplibonigantaj’ la lingvon iuaspekte povas ‘plibonigi’ øin aliaspekte. Kio resume pli gravas, decidas socia bezono (aý iam hazardo?).

Tial la sola pravigebla maniero trakti la tuþitajn problemojn, estas esplori la faktan staton (kaj evoluon) de la lingvo surbaze de ties tekstoj. Kaj se ni faros tion, ni tuj malkovros, ke en æiuj sufiæe evoluintaj planlingvoj nepre aperas literaturaj verkoj (komence tradukoj, poste provoj de originala kreado)? Rimarkinde, ke en kelkaj lingvoj tiu tendenco iras eæ malkonkorde kun postuloj de la koncerna-lingvaj teoriuloj. Tiel, ekzemple, unu el la teoriistoj de la Ida reformo, R. Lorenz, akre kondamnis kreadon de beletra¼oj en la artefaritaj lingvoj atribuante al ili (cetere, ankaý al Ido) nur pragmatajn funkciojn: priservi æiutagan komunikadon kaj kunlaboron sur la kampoj de scienco kaj tekniko. Malgraý tio, Ido evoluis æi-sence same kiel la aliaj sociiøintaj (=realiøintaj en praktiko) planlingvaj projektoj: scienc-teknikaj verkoj en øi evidentiøis malpli multaj ol la literaturaj. Plie, en la unua etapo la pragmata funkcio de la plej disvastiøinta internacia planlingvo (IPL) Esperanto (Eo) cedis sian primarecon al la esprimiva (estetika) funkcio [vd., ekz.: Kuznecov, 1984, 47-49; Kuznecov, 1987, 48].

Opinie de W.A. Verloren van Themaat por esti kulturportanto (ne nur konservi la malnovan, sed ankaý krei novan kulturon) lingvo devas respondi al la 3 kondiæoj: 1) lingvistika (kapabli transdoni kulturajn valorojn per la strukturaj rimedoj de la koncerna lingvo); 2) makrokultura (havi bazon en la moderna socio; cetere, ne esti fremdeca al la ekzistantaj lingvoj kaj kulturoj); 3) mikrokultura (havi mikromedion, kiu sufiæe stimulas kulturan evoluon). [van Themaat, 2 kaj 4]

Æion æi Eo havas. Kaj por ilustri kapablecon de Eo esti esprimiva rimedo, sufiæus citi nur la ekzemplon el E. Privat: ‘A) Þi iris el la vendejo je la deka. Mi estis atendinta þin ekstere de la naýa kaj duono. La pluvo tre malsekigis min.’ (Neýtrala, informa modelo.) ‘B) Finfine þi aperis el tiu butikaæo! Horojn mi atendegis sub pluvo kaj estis dronigita øis æemizo!’ (Emocia prezento de la sama okazinta¼o.) [Privat, 25] Komentante la ¼usan specimenon, øia aýtoro trovas jenajn rimedojn por transdoni sentojn per Eo: 1) sona plilaýtigo de iu aý alia frazero (prozodiaj rimedoj – A.M.); 2) aranøo de la frazo en iu aý alia ordo (sintaksaj, vortordaj rimedoj – A.M.); 3) ripeto aý forigo de vortoj (elipso, ripeto, pleonasmo – A.M.); 4) elekto inter ekzistantaj vortoj (leksikaj premisoj - A.M.); 5) kreo aý modifo de vortoj (vorfaraj ebloj – A.M.) [Privat, 26-30]. Æio æi veras, sed ne elæerpas la eblecojn de Eo.

Tial ni parolu pri premisoj de estetike/kulture þarøita uzado de IPL-oj pli detale. La konata sovetia interlingvisto E.A. Bokarev vidis kiel unu el la klarigoj de la traktata fenomeno tion, ke preciza/strikta limo inter la belarta kaj æiutaga en kiu ajn lingvo ne estas markebla. “Se Esperanto estas tre bona rimedo por transdoni pensojn, tiam øi nepre iøas rimedo por transdoni ankaý sentojn, estetikajn traviva¼ojn… Kiaj premisoj ekzistas por tradukante en Esperanton, ni diru, filozofiajn verkojn de L.N. Tolstoj, ne traduki liajn beletrajn verkojn? Ja la stilo de la filozofiaj verkoj de Tolstoj ofte estas ne malpli komplika ol la stilo de liaj rakontoj.” [Bokarev, 15; æi tie kaj plue tradukis el la rusa la aýtoro de la artikolo]

S.N. Kuznecov klarigis æi-staton per tio, ke IPL, celante peradon inter evoluintaj naciaj kulturoj, mem devas atingi certan evolu-stadion [Kuznecov, 1982-b, 12-13]. Kaj tio, ni daýrigu, postulas øian uzadon en laýeble æiuj tiuj sferoj, en kiuj aplikiøas la etnaj lingvoj, æar øuste tio (=multsfera uzado) riæ-evoluigas la lingvojn, faras ilin kapablaj esprimi æion esprimendan lingve. Interese æi-rilate rememori ankaý la dira¼on de V.G. Kostomarov, substrekinta, ke niatempe la evoluo de la kulturaj kaj artaj funkcioj de la lingvoj estas unu el la kondiæoj, sen kiuj ‘ne eblus funkciado de æi tiu nacia lingvo en la rolo de la monda, æar interþanøo de scienc-teknikaj informoj kaj kulturaj atingoj estas la plej oftaj manifestiøoj de la internacia komunikado’ [Kostomarov, 242]. (V.G. Kostomarov konsideras kaj traktas etnajn lingvojn, sed la samo øustas ankaý pri la IPL-oj, æar ankaý ili bezonatas antaý æio por priservi la plej oftajn direktojn de la internacia komunikado.)

Kiel premisojn de la uzado de IPL por estetikaj celoj eblas nomi, laý observoj de A.D. Duliæenko, ankaý la individuan karakteron de la kreado. Æi-kaze decidas apartaj homoj, sed por la enscienca, administra-politika k.a. uzado estas bezonata konsento de vasta publiko, potenc-organoj k.s. (vd. [Duliæenko, 19]).

Gravas, þajne, ankaý la aksiologia kriterio. La uzata lingvo kaj la uzanta persono estas tre intime ligitaj. Tial la homo devas estimi sian lingvon por alte taksi sin mem. Kaj lingvo ne uzata por estetikaj celoj estas konsiderata malsupereca, nematura, primitiva. Realiøo de IPL en (bel)arta kreado faras øin pli inda kaj alloga en la okuloj de la observantoj kaj praktikantoj.

Pravas ankaý G.Barczi, kiu vidas en la uzado de IPL por literaturo kaj scienco unu el la garantioj de prevento kontraý disfalo de IPL je dialektoj (unueciga funkcio) [Barczi,231].

Sed baze de æiuj tiuj kaj aliaj eblaj argumentoj kuþas nur 4 faktoroj: 1) universala psika-fiziologia naturo de ajna homo, sendepende de lia/þia aparteno al iu etno kaj iu lingvo; 2) socia karaktero de homo; 3) interligiteco kaj kontraýdireco de æiuj mondaj reala¼oj, kio kondukas al ebleco reliefigi diversajn erojn de la ligoj, trakti ilin malsame, sekve al apero de varia¼oj kaj ambigua¼oj en homa lingv(a¼)o; 4) konkretaj strukturaj trajtoj de æiu unuopa lingvo. El tiuj æi kvar premisoj originas lingvaj universalioj kaj aparta¼oj. Kaj kiam temas pri IPL-j kiel gravegaj faktoroj aldoniøas ilia sekundareco kaj internacia/interkultura karaktero de komunikado. IPL-j æiam estas uzataj nur suplemente al etnaj lingvoj; do, IPLfonoj konstante spertas premon de la gepatra(j) kaj alia(j) uzata(j) fremda(j) lingvo(j). La lasta kialo sekvigas, ke æiu IPLfono havas sperton pri estetika uzo de sia æefa/prioritata lingvo. Konscie aý ne li projekcias tiujn spertojn je IPL. Aliflanke, IPL-j laýdifine estas destinitaj por inter-etna/lingva/kultura uzado. Tial en IPL povas estetike normiøi nur tio, kio estas sufiæe universala.

Ni resumu. Havante certajn komunajn psikajn-fiziologiajn trajtojn, homoj de æiuj etnoj kaj lingvoj ellerninte Eon potenciale sentemas al lingvaj manifestiøoj kiuj devias de la ‘meza, neýtrala’ karaktero (t.e. la plej kutima, prognozebla dir-maniero, kies celo estas nur komuniki iun fakton, ne elvoki iajn emociojn). Vivante en socio homoj ellaboras konvenciojn, kiuj senevite reflektiøas en lingvo (tiel aperas tabuoj, parol-etiketoj ktp.). Ekestas normoj akceptataj indiferente øis la momento, kiam oni rompas ilin.

Estas konate, ke biologie mallaboremo estas defenda ilo kontraý pereo de specio. Tio respeguliøas ankaý en lingvoj. En kiu ajn el ili parol-produktanto estas interesita þpari energion (do, laýeble, fizike redukti direnda¼ojn). El tio sekvas potenciala emo de lingvoportantoj al diversaj enparolaj (buþaj aý skribaj) elipsoj. Tiu literatura vortfiguro aý tropo facile povas iøi rimedo por estetika kreado, ekzemple, por oratori. La mala fenomeno, kiam oni uzas informe superfluajn vortojn estas konata kiel pleonasmo (ekzemple ‘per siaj propraj okuloj’, kie principe sufiæus ‘siaj’ aý ‘propraj’). Ankaý øi povas esti uzata kun emociaj celoj. Jen specimeno de elipsa þerco ankoraý el la Zamenhofa ‘Fundamenta Krestomatio’. ‘Juna edzino naskis filinon. La edzo volis sciigi la patron de sia edzino pri tiu æi fakto, aldonante, ke la fakto havis lokon en la sepa horo matene kaj poste per letero li skribos pli detale. Li telegrafas: ‘Hodiaý matene sepa filino naskita. Poste pli.’ [FK,67] La humuran efekton elvokas ambigueco de la elipsaj formoj: ‘matene sepa filino’ povas signifi kaj ‘matene je la sepa’ kaj ‘matene, la sepa filino’; ‘poste pli’ trakteblas kiel ‘pliaj filinoj’ kaj ‘pliaj informoj’.

Por farti psikologie bone homo bezonas samtempe stabilecon kaj þanøecon. Ankaý en la lingva¼o. Tial lingva monotoneco/ripetado de iu(j) lingvero(j) povas elvoki kaj pozitivajn kaj negativajn emociojn.

R. Rossetti (R.R.) en sia ‘Spegulo de E-aj stiloj’ [Rossetti, 1989] atentigas amatorajn verkistojn pri plumpeco de jenaj dira¼oj: ‘prefere ne tre severe’ kaj ‘þi teruriøis øis plena paniko’ kun fuþripetado de respektive ‘e’/’i’ (ni rimarkigu, ke unuakaze 4-foje ripetiøas ankaý ‘r’). Ankaý silabokvanta egaleco (kiel en ‘liaj elokventaj paroladoj eminente kontribuis al la venko’ estas, laý R.R., evitenda [Rossetti,101-102]. Aliflanke oni povas intence ripetumi por atingi estetikan efekton. En la ¼us citita verko kiel pozitivaj estas menciitaj la versoj ‘vibras vok’ en vaga vento’ kaj ‘sur la brue bata brusto de l’aer’ kun la ripetoj respektive de ‘v’/’b’ [p.101-102]. Ni povus, cetere, klarigi la trafecon de la koncerna lingvouzo ankaý per ioma ‘onomatopeeco’ de ‘v’ kiel sono de l’vento kaj ‘b’ kiel sono de bato, eksplodo.

Ripeto estas grava ero en la literatura kaj retorika figuraro/troparo. Oni povas ripeti la sama(j)n aý samradika(j)n vorto(j)n komence de pluraj frazoj (anaforo; ekz. ‘Bona estis Ludoviko kun siaj kolegoj en gimnazio; bona en la familia rondo; bona inter la amikoj; bona æiam kaj æie’ [Lapenna,171]), en ties diversaj lokoj (konversio; ekz. ‘Li faris al mi tro da bono por paroli pri li malbone. Li faris tro da malbono por paroli pri li bone’ [samloke]). Oni povas ripeti konjunkcion, kiun oni volas emfazi (oratora figuro ‘konjunkcio’; ekz. ‘oni mortigis homon kaj mildan, kaj grandan, kaj noblan!’ [Lapenna,170]). Ripeto kuþas en la bazo de unu el la specoj de vortludoj (t.n. ripetumo): ‘Otelo sidas en hotelo sur fotelo kun botelo!’ [HDE-1984, n-ro 14, p.1].

Grava trajto de lingvoj estas analogieco. Sed ne æiuj potencialaj analogioj ricevas la absolutajn rajtojn. Iam ili kontraýas al aliaj fenomenoj/faktoj de la sama lingvo. Konscia konfronto de tiaj formoj povas kaýzi estetikan efekton. Ekzemple, en la rusa: ‘íåãîöèàíòû, êîììåðñàíòû, ôàáðèêàíòû è âñÿêèå íàäóâàíòû’ [PI,277], kie la lasta vorto konstruita samprincipe kiel la unuaj tri, estas, tamen, kontraýnorma. La sama procedo estas ofte aplikata en Eo. Ekzemple, en jena þerco: ‘Du stratulinoj renkontiøas en la bervala parko. – Dio mia, æu vi ricevis novan peltmantelon? - Ba, estas nur io, kion mi kunflikis. – Flantazie!’ (estas priludataj la paroj: kunfiki-kunfliki – flantazie-fantazie’ kun ‘kunfiki’ kaj ‘fantazie’ æeestantaj latente kaj la neekzistanta en Eo vorto ‘flantazie’ produktita analoge al ‘kunfliki’ per aldono de ‘l’) [KB,140]

Unu el universalaj fenomenoj kaj tendencoj, kiuj rilatas al ajna viva (=reale uzata por øenerala komunikado) lingvo, sendepende de øia origino (artefarita aý aperinta ‘nature’) estas kvanta/’uzusa’ faktoro. En æiu lingvo (etna aý IPL) formiøas ne nur eblecoj (‘kio ne kontraýas la gramatikon, fonetikon kaj leksikon de la koncerna lingvo’), sed ankaý faktaj manifestiøoj (t.n. ‘uzuso’, tio, kion oni fakte kutime uzas en parolo). Kiel formiøas tiu normospeco de la lingvo estas temo de alia esploro. Por ni gravas, ke æiu lingvo pretendanta servi kiel la nuntempa internacia kaj havanta certan kvanton de ‘portantoj’ kaj tekstoj (kio implicas ankaý ioman aøon de la lingvo, æar tekstoj ne povas aperi per unu eko), vole-nevole ekstaras antaý la fakto, ke iuj ‘formuloj’ (vortkunoj, gramatikaj aparta¼oj ktp.) estas aplikataj pli ofte ol la aliaj. Same kiel en aliaj lingvoj teksto-konsumanto senkonscie prognozas/anticipas erojn aperontajn tuj-sekve, æar en neniu lingvo oni parolas per vortoj, sed jes ja per diversspecaj kliþ(et)oj aý kliþeskoj, fikseblaj ekzemple, en vortaroj de vort-paraj kunecoj/kombinoj. Kaj tio ne nepre estas 100%-aj frazeologia¼oj, cetere, æar plej ofte la senco de tiuj ‘kliþoj’ estas facile konkludebla el la senco de la eroj. Do, perceptante lingva¼ojn, oni atendas kliþojn (kaj vidante/aýdante ilin oni reagas neýtrale). Sed kiam aperas iu devio de triviala uzo tio kaýzas psikan þoketon, kiu kuþas en la bazo de estetika valoro. Æio, kio estas uzata signife malpli ofte kaýzas malneýtralan (do, iusence nepre estetikan pozitivan aý negativan) percepton. Kaj tial en æiu vaste uzata lingvo en iu momento (de ties matureco kaj socia bezono) devas aperi ebleco uzi la lingvon por estetikaj celoj.

Alia lingva universala¼o rilatas al varieblo en diversaj lingvo-tavoloj. En la monografio de la Instituto de Lingvoscienco de USSR estas menciitaj jenaj potencialaj diverøoj de leksiko:

    1. laý la leksika signifo – leksiko-semantikaj varioj;
    2. laý la formo (signanto) de la leksika signo – fonetikaj, fonetikaj-morfologiaj varioj;
    3. laý la gramatika signifo – morfologiaj varioj (t.n. vorto-formoj);
    4. laý la sfero de la leksema uzo – stilaj, dialektaj, sociaj varioj;
    5. laý la deveno-fonto – etimologiaj varioj (t.n. duobla¼oj ktp). [Obþæeje jazykoznanije, 407].

Kial almenaý iuj el tiuj fenomenoj ne ekzistus en Eo? Kaj se estas varioj, estas ankaý ilia ofteco en parolo. Kaj jam pro tio netradiciaj formoj povas havi estetikan efikon.

Æiu lingvo enhavas antonimojn (tio þajnas esti respegulo de la objektiva realo, esprimita en la filozofia leøo konata kiel ‘unueco kaj interlukteco de maloj’) . Metante vortojn kun la mala signifo senpere unu apud la alia (en retoriko oni nomas tion oposicio), ni elvokas efekton de karambolo, malharmonio. Tio estas profitebla ne nur en retoriko, sed en ajna literatura kaj – pli vaste arta – kreado. Analizu, ekzemple, cita¼on el recenzo pri certa libro: ‘jen verko tiel eminente malbona, tiel energie lama, ke nur sanega literaturo povus øin produkti’; ‘kiraso masive a¼ura’ [Rossetti,114]; ‘rigida ambicio sur elastaj principoj transiras multajn barojn’; ‘jen kial eæ ministro de eksteraj aferoj povas havi internajn zorgojn’; ‘øuste tiu silento faris multe da bruo’ [KS,79,112,163] La koliziigo de antonimoj donas al la teksto emfazecon, sukecon, frapecon ktp.

Certan esprimecon donas al la lingva¼o de la beletraj verkoj metaforia, metonimia kaj perifraza uzado de tiuj aý aliaj vortoj kaj vortkunoj. Kiuj el ili ricevas la ‘civitanecon' en IPL kaj kiuj ne – decidas la praktiko (t.e., antaý æio, æu ili estas adekvate kompreneblaj kaj adekvate sentigaj al la homoj, denaske parolantaj malsamajn naciajn lingvojn). Ni citu nur kelkajn ekzemplojn de metafora/metonimia aý perifraza uzado de E-leksiko el ‘Domfabriko’, [DF,13,14,17,23,24] (fakte, øi estas frazeologia vortaro). ‘Droni en revoj’ (=plene fordoni sin al revoj, revegi), ‘droni en þuldoj’ (=havi grandegajn þuldojn), ‘fordormi okazon’ (=en favora momento entrepreni nenion kaj rezulte ne eluzi oportunan momenton), ‘eterna dormo’ (=morto), ‘etendi amikan manon (=agi amike, helpi en malfacila situacio), ‘makuli ies honoron’ (=fari ion kompromitan), ‘Prokrusta lito’ (= io rigidlima, rigidkondiæa ktp.). Kompreneble, tiaspecaj esprimoj estas ne nur vortarunuoj. Metaforoj, metonimia¼oj kaj perifrazoj estas aktive uzataj en la E-a literaturo. Ekzemple, Rossetti skribis perifraze: ‘en samideanaj rondoj’ (=inter E-istoj) [Rossetti,115] ‘lasi fali la manojn’ (=rezigni de strebado; ofte renkontebla en la E-tekstoj esprimo) [Rossetti,22]. Luis Hernandez metaforis: ‘dum bleke parolas kanonoj, vomante detruon kaj morton’ [cit. laý Rossetti,115]. ‘sango, þaýmanta pro nobla kolero’ [cit. laý Rossetti, 115]

Æiu E-isto komprenos la esprimojn ‘malfermi la buþon’ (=ekparoli; metonimio ‘instrumento-ago’), ‘trinki la morton’ (=trinki venenon; metonimio ‘kaýzo-sekvo’) kaj ‘esti sen cerbo’ (=esti stulta; metonimio ‘fizika organo-spirita produkto’) [la du lastaj en Lapenna, 174], la Centra Oficejo (de UEA) decidis (=la stabanoj de la CO decidis; metonimio: loko – ‘lokanoj’). Facile imageblas kunpuþiøo de la metonimia/metafora kaj laýlitera sencoj, kio donas premison por emocia efekto (kelkajn ekzemplojn vidu sube).

Proksima al la metaforo estas komparo. Fakte, la sola diferenco estas, ke ‘metaforo’ estas ‘kaþita komparo’ (oni ne uzas la vorton ‘simile’, ‘kvazaý’ ktp., kvankam oni tenas øin en la konscio). Pro la objektiva neceso konstrui unuecan bildon de la mondo kaj pro la psike kondiæita universala homa emo al asocioj, en la lingvoj aperas komparoj (kutime, de familiare konata al nova). Tio servas kiel unu el la instrumentoj de la arta, estetika kreado. Same en la etnaj, kiel en la E-tipaj IPL-j. Du ekzemploj el la havataj, fakte nenombreble multaj, sufiæas por ilustri æi-tezon: ‘oni kolektas dise, kvazaý pigo: de tiu aýtoro, lertan esprimon; de alia, novan aplikon de vortrsenco, kaj de tria spritan parolturnon aý unu vorton, kie oni mem diradis du’ [Rossetti,101]; ‘[la apero de E-bulteno] øuis kortuþan akcepton, kvazaý kruæon de freþa, pura akvo por soifanto’ [Rossetti,115]

Apenaý iu vera sciencisto kontestus, ke ankaý sinonimio, polisemio kaj homonimio apartenas al la universalioj de ajna viva lingvo. Kiel skribis S. Karcevskij ‘æiu lingvistika signo estas potenciala homonimo kaj sinonimo samtempe. Alidire, øi samtempe apartenas al vico de figuraj, transponitaj signifa¼oj de la sama signifo kaj al vico de similaj signifa¼oj, esprimitaj per diversaj signoj’ [citita laý Zvegincev tra la rusa traduko, p. 87]. ‘Ni konstante transponas, uzas figure la semantikan valoron de signo…, sed ni komencas rimarki tion nur tiam, kiam la diseco inter la 'adekvata' (ordinara, kutima) kaj hazarda valoro de la signo estas sufiæe granda por nin impresi’ [samloke, p. 88].

Pro la kialoj, parte priskribitaj en la studoj [Melnikov, 1988, 1989-a, 1989-b, Hagler] ankaý en la aposteriora IPL nepre enestas polisemio, sinonimio, paronimio kaj kromsencoj (konotacioj), kiuj povas uziøi en vortludoj kaj por aliaj estetikaj celoj.

Jen nur kelkaj specimenoj (iom arbitre klasifitaj) de sinonim-tipoj en Eo:

    1. Divido laý kategoriojn: plaøo (kulturita) – strando (natura, sovaøa).
    2. Precizigo aý reliefigo de iu sencero; ekzemple, la tempo de la ago: sekva (baza vorto) – sekvanta – sekvinta – sekvonta; proponi (baza vorto) – sugesti (doni vortan proponon) – oferi (proponi kontraý pago); peniso (anatomia kaj neýtrala) – faloso (mankas en PIV; laý R. Rossetti ‘hompeniso kiel psikologia simbolo’ [Rossetti,68]; nuna (øenerale ‘estanta, okazanta’) – aktuala (‘efektive ekzistanta en la nuntempo’; ‘interesanta pro la nuntempeco’) – moderna (‘apartenanta al la nuna epoko, kontraste kun la antikva, iu antaýa’; ‘plej nova, plej freþdata’; mankas en PIV, sed gravas ‘aksiologie valora’) – [PIV,24,704,749].
    3. ‘Loka’ koloro: policisto/policano (neýtrala, germana, angla) – øendarmo (franca) – milicisto/milicano (sovetia, iama pola) – konstablo (angla); astronaýto (okcidento) – kosmonaýto (oriento).
    4. Hipo/hiper-rilatoj (iu vorto povus signifi sub(super)tipon de iu alia): kanguruo ‘komuna nomo por la saltantaj aýstraliaj marsupiuloj kun tre longajpostaj kruroj’ – makropo ‘genro de kanguruoj…’ – valabio ‘nomo de diversaj specioj de marsupiuloj, similaj al kanguruo sed malpli grandaj’; trajno-vagonaro (la lasta povas signifi ne nur trajnon, sed ankaý aron da vagonoj sen lokomotivo).
    5. (Mal)moderna, (eks)uza: sentamo - amoro, lascivo; fiþido - frajo. Moderna formo de pluraj radikoj povas diferenci de la antaýa, æar okazis ekiøo de iuj tendencoj. Ekzemple, emo elimini ‘¶’ (æar æi-sono estas malfacila por pluraj etnanoj), kiel en ¶ino (arkaika) - æino (nuntempa). Pri tio, ke øi estas tendenco sed ne hazarda fakto atestas oficialigo de la formoj ‘alkemio, kemio, kirurgo, kirurgio, mekaniko, mekanismo, monarko, monarkio’ kun ‘k’ anstataý ‘¶’ [PIVS,8].
    6. Komunleksikaj/fakaj (inkluzive la poeziajn)/(mal)altstilaj: maljuna (øenerala) – olda (poezia); kapdoloro (øenerala) – migreno (medicina); peniso (anatomia kaj neýtrala) – kaco (vulgara).
    7. Diferencaj laý sia deveno/pruntofonto: Odiseo-Uliso (greka-latina).
    8. Aksiologiaj: mezkvalita (neýtrala) – mediokra (kun negativa pritakso); taksi (neýtrala) – apreci (kompetente taksi la artan valoron de io, kutime pozitive).
    9. Kuntekstaj (okazaj) sinonimoj, kiel ‘pala’ kaj ‘kripla’ en la æi-suba ekzemplo el I.Lapenna: ‘æu en liaj manoj øi [Eo] fariøos potenca komunikilo kaj esprimilo, aý øi estos nur pala, sensanga, senkolora kaj kripla balbutilo’ [Lapenna,109].
    10. Tabuaj/eýfemismaj – rektaj: morti – forpasi; ellasi akvon (Zamenhofa) – urini (medicina) – pisi (parola).
    11. Plenaj sinonimoj, kiuj dume uziøas sen klara distingo: gazono-razeno; apuso-cipselo [ekzemploj el Wells,62].
    12. Øentila – neýtrala – maldelikata formoj: ‘bonvolu silenti’, ‘silentu’ aý ‘æu kun prezenco aý kondicionalo’-formo [samloke].
    13. Forme malsam(et)aj, sed enhave la (preskaý)samaj: ja¶to-jakto; meringo-meringelo (tiu paro estas menciita en [Wells,62], sed en PIV kaj PIVS la dua vorto mankas); preferindeco (deriva¼o) – avantaøo (radika vorto).
    14. ‘Naciece preferataj’: ekzemple, rusofono pro ekzisto de simila vorto en la gepatra rusa, verþajne, preferus diri ‘partizano’ kaj francofono pro analogiaj kialoj ‘gerilano aý makisano’, brito – ‘insurgento’.

Ankaý paronimio apartenas al lingvaj universalioj. En Eo øi fariøis la plej riæa fonto de vortludoj [vd. Melnikov 1989-b]. Jen nur du cita¼oj el ‘La Stranga Butiko’ de R. Þvarc. ‘Nun ankoraý tro modestas / Niaj libroj kaj gazetoj, / Æar l’original-poetoj / Certe tro … malmutaj (paronimo al ‘malmultaj’ – A.M.) estas’ [SB47]; ‘Nun laý takt’ aý kontraýtakto / Komenciøas la fokstroto, / Kaj sen ‘takto’ (pro l’kontakto) / Øi finiøas per… kosfroto! [SB,42]’ ‘Konsentite, Preskoboldo: / Pli da laýdoj ol da skoldo / vi meritas, kiam brave / el troflata ‘voæ’ belkanta’ / vi refaras øin … ‘blekanta’! / Eble krude – tamen prave [KS,208]

Polisemio kaj/aý homonimio (lastkaze tiu øia parto, kiu estas kaýzita de eventuale tro fora disiro de la originaj senceroj de vorto, tiel ke ne plu videblas io komuna). Ekzakta distingo de la ¼us nomitaj fenomenoj ofte estas ekstreme malfacila. Æar ne tio estas la æefcelo de nia studo, kaj æar emocia efiko de ilia apliko esence samas, ni analizu ilin kune. Pro tio, ke Eo estas viva homa multfunkcia (kun relativa prioritato de komunikado super ekkonado de l’mondo) lingvo, øi neeviteble obeas al la øeneralaj lingvo-leøoj, unu el kiuj jam estis menciita æi-supre (cite de Karcevskij, vd. p. *.). Jen kelkaj ilustraj ekzemploj, ‘arta’ povas signifi kaj ‘rilata al arto’, kaj ‘ne ekzistanta en naturo, farita de homo’, ‘talento’ – ‘antikva monero’ kaj ‘(kutime denaska) doteco, kapablego en iu sfero de homa agado’. Kompreneble, tio estas riæa fonto por kreado.

Ekzemple, R. Þvarc skribas en ‘Kun siaspeca spico’: ‘Tre ofte ili [preseraroj] estas por la leganto la sola distra¼o en seka teksto kaj samtempe øojiga atesto, ke ankaý la kompostisto estis… distrita!’ [KS,198] Laý PIV ‘distri’, interalie, signifas: 1) malhelpe deturni la spiriton de øia okupiøo; 2) deturni la spiriton de øiaj prizorgoj, agrable okupante, amuzante øin [PIV,198]. La du signifoj kutime uziøas dise, tial ne malhelpas unu al la alia. Sed æi-tekste ili estas intence renkontigitaj, kio kaýzas humuran efekton.

Kiel en aliaj vivaj homaj lingvoj, almenaý unu el la senceroj de plursignifa vorto povas esti metafora. Intenca ‘konfronto’ de figura kaj origina sencoj ofte kaýzas humuran efekton, kiel en la jena Þvarca frazo: ‘Sed kio pleje frapis min dum tiu neforgesebla spektaklo, tio estis viro staranta apud mi [kiu frapis la dorson de la rakontanto – A.M.]’ [KS,193]. Æar antaý ‘frapis’ estas uzita vorto ‘kio’, oni atendas figuran signifon ‘atingi la sensojn per ia subita impreso’, sed surprize vidas la vorton ‘viro’, kio ‘enþaltas’ alian senceron de la sama vorto, la fizikan. Rezultas humura efiko.

Kontraýdireco de sencoj en la sama vorto (kaýzata, cetere, pro individua percepto de la mondo kaj lingva¼o aý de malsameco de situacioj) estas bona materialo por ironio. Kiam Þvarc parolas pri konstruado de la Berlina muro [KS,148-149], li abunde uzas la vorton ‘konstrua’, kiu havas la rektan sencon (‘starigi sur la tero masona¼on aý æarpenta¼on’) kaj figuran ‘celanta al pozitivaj rezultoj’ (æi-lasta mankas en PIV). La mur-konstruado sendube estas ‘konstrua laboro’, sed el la vidpunkto de la rezultoj de la problem-solvo øi ja estas ‘malkonstrua’.

Interesa kazo estas polisemio/homonimio de derivitaj vortoj. Unu el la signifoj de la E-a ‘orienti’ estas ‘determini la situacion de persono aý objekto rilate al ~o’. ‘Orientiøi’ do, signifas ‘orienti sin je…’ aý ‘iøi orientita je…’. Aliflanke, ‘oriento’ signifas parton de la horizonto, æe kiu ‘leviøas la suno’. Sekve, ‘orientiøi’ povas esti traktita kiel ‘iøi orienta’. Samtekstigo de la malsamaj signifoj en la tuj-suba þvarca¼o kaýzas humuran efekton. Aludante la kontraýstalinistan ribelon de Hungarujo 1956, li skribas: ‘en tia kaoso eæ la orientaj popoloj ne plu povis orientiøi. Kaj okcidentiøi ili ne rajtas.’ [KS,126] Alia iom simila ekzemplo estas la vortkuno ‘protestantaj katolikoj’, kie ‘protestanta’ estas analizebla kiel ‘protest-anta’ kaj ‘protestant-a’, kiel en la þvarca þerc-frazo ‘oni havos knflikton kun la katolika mondo kaj riskos vidi… protestantajn katolikojn’ [KS,116]

Kromsencoj/konotacioj. Tuj-sube ni parolos pri konotacioj devenantaj el la Biblio. Eblas aldoni multajn aliajn. Ekzemple, al azeno oni atribuas fiobstinecon, malcedemon, nekonvinkeblon kaj stultecon, kiel en la jena cita¼o: ‘la patro, kies obstino kaj azeneco sendube ne supereblis’ [PD,36]. Sed æi-alinee ni menciu nur specifajn konotaciojn, karakterizajn sole kaj unike por la E-kulturo. Bona ekzemplo de tio estas la vorto ‘verda’ (agnoskata kiel la koloro de la E-lingvo kaj movado), kiu akceptas la tutan gamon da kromsencoj: ‘E-a, E-ista, E-movada, (mal)bona, sankta’ ktp. (depende de la situacio kaj persono uzanta æi-vorton). [Vd. pli detale en Melnikov, 1992]

Malgraý tio, ke pluraj sciencistoj kontestas la rajton/kapablon de IPL havi idioma¼ojn, ili en Eo ja estas. Kiel skribas L. Mjasnikov en sia doktoriga studo pri la E-frazeologio, en la E-kazo, diference de la naciaj/etnaj, idioma¼ojn konsistigas nur vortoj kun libera kombineblo (esceptoj: ‘Neniamo’ kaj ‘tri¼aýda’ el respektive ‘en la tago de Sankta Neniamo’ kaj ‘en la tri¼aýda semajno’; cetere, laý ni, tiuj esceptoj estas diskuteblaj) kaj dominas paremiaj unuoj [Vd. Mjasnikov,10]. Pri certa frazeologieco de Eo atestas ankaý ekzisto de æi-rilataj vortaroj, kiel [DF], [KD], [TD] k.s. Samloke menciindas ankaý diversaj proverbaroj, aforismoj ktp., ekzemple [PR], [ZP]. Kiel ekzemplo de uzo de idioma¼oj por humura efiko citeblas jenaj dira¼oj aýditaj en E-renkontiøoj: ‘– Mi ne povas kanti: mi ne havas voæon. – Kie vi øin lasis? Donu al li voæon!’; ‘Li perdis la voæon kaj seræas øin.’ [ÞE2,10] En ambaý kazoj estis priluditaj frazeologiaj vortkunoj ‘havi/perdi voæon’.

Kompreneble, krom la universale homaj/lingvaj premisoj de apero de la estetika lingvo-funkcio, IPL-j povas havi la specifajn, bazitajn sur ties konkreta strukturo. C. Piron, ekzemple, elstarigas jenajn distingajn kvalitojn de Eo: ‘neþanøeblo de la vortelementoj; senbara povo ilin kombini; emo al forma¼oj simplaj kaj koncizaj; elvokado prefere ol difinado, tamen kun atento al la neceso sufiæe precizi; eblo per-fina¼e alsigni al iu ajn vorto iun ajn gramatikan funkcion, kio igas la esprimon laývole analiza (li havas voæon similan al tiu de Petro; li iris al la hotelo per taksio) aý sinteza (li similas Petron voæe; li taksiis hotelen, li iris hotelen taksie). [Piron,26]

Se paroli pli larøe (pri malsamaj principoj de IPL-konstruado), rilate la leksikon ni konstatas, ke eblas æerpi la leksikerojn de IPL el etnaj lingvoj (empiriaj lingvoj: Eo, Ido, Interlingua k.a.) aý konstrui ilin laý iuj principoj de formala logiko (logikismaj, ‘filozofiaj lingvoj, konstruitaj laý la øeneralaj principoj de R. Descartes, unuafoje, sed ne øis la fino, realigitaj en la projekto de Leibnitz). Unuakaze, oni, krome, povas limigi sin nur per unu lingvopluraj. La rezultoj en æiuj tiuj manifestiøoj diversos.

Laý A. France, la vortoj de la artefaritaj lingvoj (nun anstataý ‘artefaritaj’ oni kutime uzas la terminon ‘planaj’) ne havas asociojn nek nuancojn; ili estas abstraktaj, tial æiu traduko en Esperanton povas esti nur pala kopio, por ne diri fuþa¼o (kripligo), de la originalo. Lasante flanke projektojn de IPL konstruitajn sur logikismaj principoj (do, potencialaj idiomoj, destinitaj æefe por priservi ne komunikadon, sed ekkonadon de la mondo), ni pritraktu E-tipajn kazojn bazante sin sur la faktaro de Eo mem. La fama E-logo K.Kalocsay atentigis, ke la vortoj de Esperanto estas prenitaj el la internacia materialo, kaj tial ili jam dekomence havas æiujn internaciajn asociojn. La Biblio, antikva mondo, komuna nuntempa kulturo donas al multaj vortoj æie percepteblajn nuancojn [Kalocsay, 1970, 53]. Tial, ekzemple, pro la influo de la kulturo de la antikva mondo laýro havas en Eo ne nur botanikan, sed ankaý figuran kromsignifon de venko, atingita alta pozicio ktp. (kp. ‘rikolti laýrojn; ripozi sur siaj laýroj’ [DF,21], kapro povas asociiøi kun la Biblia senkulpe viktima ofera besto (kp. ‘propeka kapro'). Absolute klaran signifon havas la esprimoj ‘komenci de Adamo’ (t.e. de la pleja komenco), ‘kiso de Judaso’ (t.e. perfida hipokrita ago) [DF,13,35]. ktp.

Diference de K. Kalocsay ni tamen estu singardaj pri la aserto, ke esperantaj vortoj konservas æiujn internaciajn asociojn. Ni ne povas detale klarigi æi-supran aserton tuj-sube, æar tio per si mem meritas apartan seriozan esploron, sed ni konsideru jenajn observojn de V.G. Gak [Gak, 730-744], kiu traktis bibliajn frazeologia¼ojn en la rusa kaj franca lingvoj. La esplorinto rimarkis, ke inter ili ekzistas pluraj tipoj de malkoincido.

Unue, diverøo pro objektivaj (naturkondiæa kaj kultura malsameco de la koncernaj landoj) kaj subjektivaj (diversa traktado de iu reala¼o, reliefigo de malsamaj eroj de la sama situacio). Due, diverseco de leksika aparteno (frazeologia¼o – neýtrala vortkuno; alta – neýtrala stilo ktp.) kaj gramatika kategoriigo.

Ni projekciu tion al Eo. La malsimileco de la naturkondiæoj kaj kulturoj kaze de Eo akceptas kolosajn dimensiojn. Ja, IPL defias reflekti globalan kulturaron. Influego de la gepatraj (aý ‘æef-’) lingvo kaj kulturo kaýzas problemojn pri internacie adekvata esprimo/percepto de biblia¼oj. Ekzemple, ‘òàéíàÿ âå÷åðÿ’, laývorte ‘la sekreta vespermanøo (kun arkaika/eklezia formo de la lasta vorto)’ ne tuj rekoneblas por rusa EF en la samsituacia/samfonta E-a ‘la sankta Manøo (kun stile neýtrala leksiko)’ [PIV,666], øi estas do por rusa EF pli pala kaj malpli familiara; cetere, en la angla la sama situacio sonas kiel ‘la lasta vespermanøo’ (‘the last supper’), do, verþajne, anglofonoj sentas æi-kaze simile al la rusofonoj. Simile pri ‘La lasta Juøo’ [PIV,619], kiu en la rusa sonas kiel ‘ñòðàøíûé ñóä’ (‘terura/timiga juøo’).

La protagonisto de unu el la bibliaj libroj (Luko), kiu forlasis sian hejmon, vagabondis kaj prodigis sian hava¼on, estas nomata en la rusa ‘áëóäíûé ñûí’ ‘erarvaga/misvojiøinta filo’ (en la nuntempa rusa lingvo æi-adjektivo sonas ankaý kiel ‘malæasta’), en la franca ‘le fils prodigue’ (‘filo-prodiginto’) kaj en la germana ‘der verlorene Sohn’ (‘la perdita filo’, æar li estis perdita por la patro). L.Zamenhof uzis en Eo ‘erarinta’ kaj ‘perdita’.

En Eo kaj la franca ekzistas respektive ‘propeka kapro’ kaj ‘le bouc emissaire’ (frazeologia¼oj), en la germana – ‘der Sundenbock’ (unuopa vorto). La dira¼o ‘Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron’ (kun futuro en la rusa kaj Eo) ekvivalentas al ‘Qui seme le vent recolte/moissonne la tempete’ (kun prezenco en la franca).

Æiuj æi-supraj ekzemploj montras, ke diversaj lingvoj malsame æerpas el la sama fonto (Biblio). Do, ne eblas diri, ke en Eo konserviøas æiuj asocioj kaj nuancoj de la Biblia mondo, sed jes ja pluraj.

Asocioj, aludoj ktp. komunaj por la monda, kaj antaý æio – al la eýropa kulturo (almenaý tiu parto, kiu globaliøis), vole-nevole konserviøas ankaý en Eo. Æiu EF komprenos, ekzemple, la lingvan ludon esprimitan en la vortoj ‘kokakolonizado de la mondo’ (Coca-Cola + kolonizado – A.M.) pro la nura fakto, ke tiu iom simbolkaraktera trinka¼o estas konata æie. Kaj en la þerca frazo publikita en GEJ-Gazeto: ‘mi venis, vidis kaj vicis’[GG-1987, n-ro 5, p.5] (pri IJK en Krakovo kun longaj vicoj æe la akceptejo – A.M.) ni havos ilustra¼on de alia tipo: Eo (kiel lingvo aý kiel parola¼o/lingva¼o) absorbas eýrope rekonatajn cita¼ojn kaj flugilhavajn vortojn el diversaj kulturoj. Kompreneble, la estetika valoro de la supre citita frazo povas esti (kaj kutime øi ja estas!) aprecita nur se leganto memoras la latinajn ‘veni, vidi, vici’.

Al la esprim-rimedoj de Esperanto, laý M.Kopylenko [Kopylenko, 67-73], eblas klasifiki ankaý vortojn kun ‘esprimec-kvantumoj’ (ekz.: klaæi, kviviti, luli k.a.). Ni aldonu al ili stile markitajn vortojn, kiel ‘olda’ (poezia), ‘kaæo’ en la signifo ‘pelmelo’ (parola), terminojn ktp. Kunrolas ekspresivaj afiksoj (Kopylenko nomas la pejorativajn ‘fi, aæ’; laý ni, al ili nepre necesas aldoni la mejorativajn: malofte uzatajn ‘æj,nj’ kaj sufiæe disvastiøintan ‘et’).

Ni listigu aldone aliajn estetikajn rimedojn, ne menciitajn de M. Kopylenko. Al ili apartenas, ekzemple, ‘fremdaj vortoj’ – lokismoj (=anglismoj, rusismoj ktp.), kiuj donas specifan kromguston al tekstoj æefe pri aliaj por EF kulturoj. Ekzemple, la vortoj ‘kimono’(=tradicia japana vesto), ‘hibakuþo’ (japana viktimo de la atombombo), ‘hajko, senrjuo, utao, tankao’ (specoj de japana versa¼o) kontribuas al kreo de aparta etoso en konatigo kun la japana kulturo. Konsiderante, ke tradukoj en Eon fontas el multe pli diversaj lingvoj ol tio estas praktikata monde (kie superregas tradukoj el la angla kaj kelkaj aliaj ‘mondlingvoj’) kaj konsiderante ke en la E-movado partoprenas membroj de centoj da kutluroj, eblas atendi ke alfluo de diversaj lokismoj akceptas signifajn dimensiojn. (Iom deflankiøante, ni rimarkigu, ke pro la menciita faktoro en Eon ensorbiøas ne nur lokismoj, sed ankaý diversaj literaturaj (sub)øenroj, karakterizaj por diversaj kulturoj, ekzemple, hajkoj el la japana, skandinavaj runoj kaj sagaoj, portugalaj troboj k.s. Ili trovas sian lokon ne nur kiel tradukoj el la koncernaj lingvoj, sed ankaý kiel E-originaloj. Vd., ekzemple, la libron de Edwin de Kock ‘Japaneskoj: poemaro originale verkita en Esperanto’ (kun hajkoj, utaoj kaj longutaoj - A.M.), Pyramid: la aýtoro, 1982, 114 p.)

Plia kazo estas reviviøo de metaforoj. Ofte metaforoj devenas el naciaj lingvoj, kie ili jam delonge perdis sian esprimecan signifon (t.n. ‘platiøintaj’ aý ‘mortaj metaforoj’). Sed por la esperantistoj, ne posedantaj la originan lingvon de æi-unuopaj lingvomanifestiøoj, la esprimeco povas ‘reviviøi’. Æar la aýtoroj de la esperantaj tekstoj estas reprezentantoj de centoj da etnaj lingoj, por æiu esperantisto la ‘reviviøo’ de la ‘mortaj metaforoj’ povas okazi sufiæe ofte.

Estetike valoras ankaý ekspresiveco de la afiksitaj kaj kunmetitaj vortoj. Kiel konate, dum formado de vortoj el morfemoj okazas ne simpla adiciiøo de l’ingrediencaj sencoj, sed ilia integrado kun rezulta nova krom- aý nuanc-senco (aldona al la sumo de la originaj senceroj). Proksimeco de la formoj ‘radika-derivita’ formoj kun ebla disiøo de la signifoj donas potencan instrumenton por verkanto. Ekzemple, la frazo ‘necesas ne nur labori, sed ankaý perlabori’, kiun la subskribinto aýdis de simpla pola E-isto, fariøas aforismeca. La saman rimedon kalemburcele uzis nekonata E-isto (‘ – En mia buþo estas tero. – Verþajne, vi manøis terpomon: pomon formanøis kaj tero restis.’ [ÞE1,18]), kaj R. Þvarc, menciante ‘nerespondemon’ de la Akademio de Esperanto, kiu laýstatute estas ‘Anonima Societo kun respondeco Limigita, eæ tiel limigita, ke øi neniam respondas’ [KS,154], kaj satirante pri la ‘ludknabino’ de la brita ministro John Profumo (‘Nenio okazis publike, kvankam æio malvolviøis inter… publikulinoj!’ [KS,160]).

En la verso ‘Morton ne timas mi... kio teruras, kio malbonas, estas mortado’ la sufiksita vorto ‘mortado’ signas ne nur la fakton de daýra procezo, sed ankaý øian turmentecon, nedezirecon, malplaæecon [LN,13]; en ‘plimultego de nia movado’ ‘eg’ plifortigas la neýtralan konstaton, en ‘mondeto E-ista’ pro ‘et’ aperas io karesa, hejmeca [115]; en ‘okazeble’ ‘ebl’ emfazas la probablecon [116]

Rilate al la Eaj afiksoj, oni aplikas la principon de ‘sufiæo kaj neceso’ (‘se eblas esprimi ion sen afiksoj, oni faru tion’). Sed tiu principo estas iom arbitra, subjektiva. Tial en la Eaj tekstoj oni povas renkonti ambaý tendencojn (‘þpari’ kaj ‘mal’ E-afiksojn, principe ‘a¼’, ‘ec’, ‘ad’, ‘iø’, ‘ek’). Kiel asertas R. Rossetti, Kabe kaj Lanti uzis ‘ec’ kaj ‘a¼’ pli þpareme ol Lapenna kaj Zamenhof (kvankam tiu lasta fojfoje agis same kiel la unuaj). [Rossetti, 104, 109,113] La varieblo kaýzas diverøon de idiostiloj kio kontribuas al la riæiøo de la paletro de kreaj rimedoj.

M. Kopylenko provas, krome, esplori, kiuj esprim-rimedoj kaj lingvaj karakteriza¼oj de literaturaj protagonistoj en Eo ne eblas kaj pro kiu kialo. Dum tio li rimarkigas, cetere, ke en Eo mankas homonimoj, porokazaj kaj arkaikaj vortoj, dialektoj, ke ne eblas difini laý la parolaj karakteriza¼oj la geografian devenon kaj kulturan nivelon de la literaturaj herooj. Ni provu korekti æi-aserton traktante æiun nomitan kazon.

Homonimoj en Esperanto ne nur eblas, sed ja estas fakte uzataj en vortludoj kaj kun aliaj estetikaj celoj. La aýtoro de la artikolo trovis, interalie, jenajn æi-kategoriajn specimenojn: 1. Tage {propra nomo estas homonimo al la nomo de la hela parto de l’diurno – A.M.} Erlander estas la æefministro en Svedlando. Sed kiu estas nokte la æefministro? [KK,146/147]. 2. Th.Cart estis invitinta T.Jung-on okupi æe li mansardo-æambreton, en kiu loøis ankaý E.Privat, kiam li vizitis Sorbonon. Jung skribis: “Estis por mi granda honoro loøi æe Prof. Cart, en lito do duoblasence “privata” {deriva¼o de propra nomo estas homonimo de “persona, malkomuna” – A.M.} anstataý en hotelo” [CC,174]. 3. Monato sen Monato {titolo de revuo estas homonimo al la nomo de la jar-dekduono – A.M.} þajnas preskaý jaro [ESP, 1983, n-ro 9, p.IV]. 4. Sed malgraý sataneco (deriva¼o “SAT-aneco”, t.e. membreco en SAT, estas homofono al la deriva¼o “satan-eco” – A.M.) æia li trafis en abismon. [RP,67] 5. Ne pagu pli por vojaøoj ol necese; veturu rabate (deriva¼o “rab-at”e estas homonimo al la radika “rabat”e – A.M.) kaj ne rabite. – [JL,407] 6. La lasta versa¼o de la Þvarca libro ‘La Stranga Butiko’ enhavas jenan ‘pritakson’ de la libro: ‘last-ranga butiko’ [SB,123], kie la vortkuno ‘la stranga’ homonimas (homofonas!) al la kunmetita vorto ‘last-ranga’. 7. Øis fino de la mon’do (du vortoj – “mon’” kaj “do” – homonimas al unu vorto “mondo”; fakte, æi tie devus esti apenaý rimarkebla prozodia diferenco, sed øi platiøas en normalrapida parolo – A.M.). [KS,69]

Granda alfluo de propraj nomoj el diversaj lingvoj, aglutina karaktero de Eo, potenciale naskanta deriva¼ojn-homonimojn kun senafiksaj vortoj, faras homonimion (eæ se partan, kiam homonimoj diferencetas prozodie tiel ke ili limas kun paronimoj) sufiæe ofte uzata por emociaj celoj. La radikaj (nederivitaj kaj nekunmetitaj) komunaj nomoj kaj aliaj vortspecoj klasifeblaj kiel homonimoj en Esperanto efektive maloftas.

Koncerne la porokazajn vortojn, ili en Esperanto-paroloj eæ pli multas ol en la etnaj lingvoj, se ni klasifikos al æi-kategorio æiujn forma¼ojn, markantajn eksterlingvan reala¼on alie ol tio estas kutima kaj fiksita en la vortaroj. La klarigo de æi-fenomeno estas relative simpla. En la traktata IPL estas permesita æio, kion komprenas diverslingvaj EF-j. Tial la krea elemento (kaj la efekto de neatenditeco) estas sufiæe reprezentita en la tekstoj (buþaj aý skribaj) de la EF-j. Gravas ankaý malkoincido de la esperantaj modeloj konstruitaj influe de malsamaj gepatraj lingvoj. Ne æiuj el æi-modeloj estas egale disvastiøintaj. Do, por apero de porokazaj vortoj en Eo ekzistas premisoj, rezultantaj el la principo de la vasta (malstrikta) normo en IPL (=estas permesita æio, kio ne kontraýas la Fundamenton kaj kio estas adekvate komprenebla al EF-j kun ajna gepatro/denasko-lingvo), permesanta abundecon de idiostiloj de øiaj “portantoj’ kaj interfero de la primara (=gepatra aý denaska) lingvo. Grava faktoro estas ankaý la sekundareco de IPL por ties uzantoj (ja plejparte æiuj EF-oj komunikas alilingve!). Iinteralie, porokaza vorto povas aperi pro nura nescio de tiu aý alia vorto flanke de parolanto. Æi-kaze li substituas øenerale uzatan radikan vorton per deriva¼o/kunmeta¼o de alia(j) radiko(j). Tiu fenomeno estis humurcele uzita de R.Schwartz en la rakonto ‘Simpligita anatomio’ Jen kelkaj cita¼oj: ‘la kapo, sur kies tegmento kreskas la kapfadenoj (=haroj – A.M.)’; ‘sur la kapfasado (=vizaøo – A.M.) troviøas du vidiloj (=okuloj – A.M.)’, ‘sub la mukfonto (=nazo – A.M.) malfermiøas la manøotruo (=buþo – A.M.)’. [GP,153-155].

Porokazaj vortoj aý elementoj de idiostilo oni povas nomi la jenajn esperantajn vortojn aýtoritajn de Lorjak: paþari (=iri), scideziri (=scivoli), rideri (=rideti).

En Eo formiøis, krome, naciaj interferolektoj. (Pli detale vd.: [Melnikov, 1990].) Ilia ekzisto estas konsciata ne nur de interlingvistoj, sed ankaý de verkistoj kaj ¼urnalistoj. Pli ol tio, informoj pri kelkaj Esperanto-“dialektoj” iøis parto de t.n. fonaj scioj de la esperantistoj. (Vd.: [Melnikov, 1985, 146-147].) krom nature aperintaj interferolektoj, en la esperanta literaturo estas fiksitaj provoj krei koncernan lingvo-tavolon konscie. Tiel, personoj de Valan'aj verkoj (J.Valan. Æu li kuiras æine?; Æu li bremsis sufiæe?; Æu li venis trakosme? k.a.) fojfoje interkomunikas en elpensita modifa¼o de Eo. Ekzistas ankaý provoj proponi “normajn” (=øenerale akceptendajn) variantojn de la dialektikaj devioj de la modela Eo. (Vd., ekz.: [Halvelik].) Estas tamen, vero, ke la elpensitaj dialektoj kutime ne akceptiøas por vasta uzado en literaturo.

Supla limo inter specoj de parolo [vortkategorioj] permesas grandan variecon de esprimo. Eblas, ekzemple, diri ‘manovre trompi’ kaj ‘manovri trompe’, ‘treme paniki’ kaj ‘panike tremi’. Iuj el varia¼oj akceptas prioritatan (kvante kaj laýfakte, ne pro preskribo kaj teorio!) uzon. Aliaj estas aplikataj malpli ofte kaj jam pro tio ricevas esprimecon. Jen nur paro da ekzemploj: ‘¼ongle vi vortas’ [MM,40] anstataý la kutima ‘li ¼onglas per vortoj’; ‘øentile frazis hejme sakris strate’ [HU,39] anstataý ‘li parolis per øentilaj frazoj…’.

Al ‘sukeco’ de la lingvo kontribuas ankaý la ebleco formi vortojn el ajnaj morfemoj. Brila ekzemplo de la dirito povus esti la þerca frazo kiun ni aýdis en unu el junularaj E-tendaroj de Sovetio: ‘Ina aro ekas iøi ege aæa.’ La tuta frazo, kiel ni vidas, konsistas el vortoj konstruitaj laý la skemo ‘afikso+fina¼o’, kiu, certe, ne estas la plej ofta kazo en ordinaraj paroloj kaj jam pro tio havas estetikan efekton. Kp. la rusan frazon ‘ìåæäó ðóññêèìè åñòü ìíîãî ãàëëîìàíîâ, àíãëîìàíîâ, ãåðìàíîìàíîâ è ðàçíûõ äðóãèõ "ìàíîâ"’, kie la lasta ‘vorto’ fakte ne ekzistas en la lingvo [RU,11].

Vidpunkte de sintakso transdono de interferaj dialektoj estas plifaciligita per la granda libereco de la sintaksaj normoj en Eo. (Cetere, P.Janton opinias, ke la fleksebleco de la sintaksaj strukturoj, kiu rezultigas la plej proksiman al la originaloj de maksimume ebla kvanto de la etnaj lingvoj transdonon de ties sintaksaj modeloj, devas esti unu el la æefaj kriterioj de la IPLa internacieco [Janton, 32].)

En Eo pleje kutimiøis la jenaj ordoj: ‘subjekto-predikato-objekto’ (roloj en la propozicio) kaj ‘adjektivo-substantivo’(vicordo de vortspecoj), adverba adjekto kaj negacio devas esti antaý la koncerna vorto (ne li faris tion; li faris ne tion; li ne faris tion; ankaý li laboras en la uzino; li ankaý laboras en la uzino; li laboras ankaý en la uzino). Krome, oni emas lokigi tuj-kune la plej senpere ligitajn frazerojn. Tamen, analoge al la slava tendenco, oni ne æiam rigide sekvas æi-regulon. Aperas varia¼oj kun estetika þarøo. Lapenna, ekzemple, citas en sia ‘Retoriko’ [Lapenna,170] jenajn uzojn de netradicia vortordo por oratora¼oj. ‘Hiperbato’ – renverso de la kutima vort- aý propozici-ordo (‘Homon mildan, homon grandan, homon noblan oni mortigis!’ – objekto antaý subjekto); ‘hipalago’ – atribuo de iu vorto al iu alia kvankam oni devus atribui al la tria, aliloke staranta (‘Mortiginte homon per tiu tranæilo kulpa, li…’ – ‘kulpa’ devus stari antaý ‘li’).

Ankaý alispecaj rompoj de þablona vortordo povas helpi en belparolo. Laý observo de R.Rossetti ofte faris tion en siaj oratora¼oj I. Lapenna: ‘Tio ne influis, tamen, la rezulton’, ‘la neýtraleco ne signifas, do, senideecon’ anstataý la pli kutimaj ‘tio tamen…’ kaj ‘la neýtraleco do…’ [Rossetti,113]

Æar la vortoj de Eo havas sufiæan redundancon, kiu eæ plifortiøas per la kunteksto) kaj malgrandan entropion, iøas ebla ioma ‘kripligo’ de leksiko cele atingi certan estetikan efekton. Tio estas farata pro lingva¼a karakterizo de eksterlandanoj, ebriiøintoj, dialektanoj, nesufiæe kleraj esperantistoj ktp. Ekzemploj (æiuj æerpitaj el [Faulhaber, 1966,15-21]: 1. Iu el la ¶inaj gardistoj malfermis la pordon kaj enkriis: Polti manøa¼o al kuilejo! (Anstatau la korekta:”Portu manøa¼on al la kuirejo!” – A.M.) 2. Vi pens’s, mi est’s ‘bria – jen kio?… Mi dev’s zorgi pri mia rep’taci’n… (estas ellasitaj la vokaloj ‘a, e, u, o’ kaj misuzita la akuzativo – A.M.) 3. ¬os mi aadis teon de mea ameeko (anstataý ‘u, i, ý’ estas uzitaj ‘o, e, ee, a’ – A.M.)

Simila ebleco estas uzata en humurcelaj aý protagonist-karakterizaj ‘fremdlingveskigoj’. Jen ekzemplo el ‘Stilekzercoj’ (la titolo de la ero estas ‘Anglismoj’) [SE,14], kie la aýtoro priskribas diversstile unusolan banalan epizodon. ‘Subajt, la øunulo bikamas krejza kaj akjuzas respekteblan sinorown, khe li threjtas siayn futojn wid intenser.’ En la frazo oni facile povas vidi jenajn paralelojn: ‘subajt, øunulo, akjuzas, sinorown, khe, threjtas, siayn’ – ‘(anglece misprononcitaj/skribitaj Eaj vortoj) subite, junulo, akuzas, sinjoron, ke, tretas, siajn’. La vortoj ‘bikamas, krejza, futojn’ konsistas el anglalingva radiko kun E-fina¼o(j). Do, ambaýkaze temas pri eraroj pli grandaj ol nura misprononcado. En alia specimeno el la sama verko (ero ‘For zi angloj’ [SE,17]) prezentiøas aýtentikaj (ne eraraj) Eaj vortoj, sed anglece (kaj tial tamen fojfoje erare) prononcitaj kaj skribitaj: ‘Soor lah leenee-oh sow, en viggler truffickhawraw (= Sur la linio So, en vigla trafikhoro)’.

Meritas komentojn ankaý la (mal)ebleco difini laý parolkarakteriza¼oj la kulturan nivelon de literatura protagonisto. Bone edukita persono devas uzi korektan kaj bonan lingva¼on. Kion tio signifas? Ne nur, ke la homo devas paroli gramatike senerare, sed ankaý celkonfrome: ‘oratorece’, ‘sciencece’, ‘simplece’ ktp. depende de la komunikad-situacio.

Do, kion oni povas uzi por montri protagonistan malklerecon. Unue, meti en ties buþon la plej tipajn (internaciskale aý liagente) gramatikajn/prononcajn erarojn (misuzo de la akuzativo, ‘ig-iø’, ‘ul’, ‘an’, ‘ist’ (ekzemple, ‘bulgarano, hungarulo, tajloristo’), la refleksivoj kiel ‘sia’, ‘si’, intermikso de ‘-a’/’-e’ vortoj, paronimoj (‘konsili-konsoli’), mislokigo de ‘nur’, ‘ankaý’, ‘ne’ k.a. internacie; intermikso ‘l’/’r’ por æinoj kaj japanoj k.s.). Tiuj estas analizitaj en pluraj verkoj. Ekzemple, en [Faulhaber, 1966, 14-15]. Ke tiaspecaj eraroj estas konsciataj de la TE-j, povas atesti, ekzemple, la tuj-sekva humura mencio pri ili: sur fotoj faritaj de K.-D. Albrecht, estas jenaj bildoj kaj subskriboj: 1) bilde – homo strangolas skeleton; titolo – ‘Apliku øuste la akuzativon!’ 2) bilde – homo en lito kun tima mieno; titolo – ‘Mi nur timas la akuzativon!’ Apenaý æi-krea¼oj elvokus adekvatan, se ian, emocion æe neE-istoj. Pliaj ekzemploj en [Melnikov, 1992, 71-72].

Aldona ebleco priskribi literaturan agulon estas paroligi lin gramatike korekte, sed plumpe. Ekzemple, fuþripeti iun lingveron, kiel en la ‘Praktika instrumetodo’ de J.Baghy: ‘Tiu æi prototipa protokolo helpos min en la alproprigo de mia propra propaganda, praktika paroliga metodo. (Ho, kiel bela estas nia lingvo!)’ (fuþ-arigo de ‘p,r,o’; aldone ironio en la lasta frazo) [Rossetti,102] Samloke la protagonisto uzas patosan esprim-manieron en banalaj situacioj, kio sendube karakterizas lian personecon.

Due, por karakterizi øenerale nesufiæan kulturan nivelon oni povas igi sian heroon misuzi kulture þarøitajn vortojn. Ekzemple, en ‘La Spleno de Parizo’ (Ch. Baudelaire) en la frazero ‘desegni por þi kostumon Venjusan’ [SP,30] enestas intenca eraro (devus esti ‘Venusan’) [vd. komentojn de la tradukinto en SP,117].

La problemo de la arkaika leksiko same ne estas tiel evidenta, kiel tio povus þajni unuavide. Kvankam Eo estas uzata nur 100 jarojn, en øi jam aperis aro da vortoj, aplikitaj nur en la unua etapo de la lingvo-uzado. Poste ili estis eliminataj. Tiel, anstataý ‘falþirmilo, malverdiri, æevaliri, mirrakonto’ nun oni øenerale uzas ‘paraþuto, trompi/mensogi, rajdi, fabelo’ (vd. ankaý: [Haupenthal]). Kompreneble, en Eo ekzistas ankaý tiuj vortoj, kiuj signifas eksajn reala¼ojn (kaj tial ankaý ili konsistigas arkaikan leksikon). Nature (evolurezulte) arkaikiøas ne nur apartaj vortoj sed ankaý vortkunoj kaj idioma¼oj. Okazis kelkaj þanøoj en la uzado de morfologiaj kategorioj (ekzemple, anstataý ‘danke …-on’ nun oni kutime diras ‘dank’al’).

Alternado de akcentitaj kaj senakcentaj silaboj, vira kaj virina rimoj, aliteracio kaj onomatopeo k.a. rimedoj ebligas uzadon de Eo por kreo de facile memoreblaj proverboj kaj dira¼oj kies senco dedukteblas el la eroj. Ekzemple: ‘tuþe-fuþe’, ‘dise-mise’, ‘se ne estus ‘se’ kaj ‘tamen’, mi al æio dirus amen’, ‘se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!’, ‘ne þovu la nazon en fremdan vazon’. La samaj faktoroj gravas por ekzisto de E-poezio. Nuntempe formiøis jam certa lingvopeozia tradicio de Eo (vd., ekz.: [Kalocsay, Waringhien, Bernard]). Aliflanke, uzo de rima¼oj en neýtrala prozo (sen intenco elvoki iun efekton) estas evitenda. [Vd. pri tio, ekz. Faulhaber, 1970, pp.18-22]

Antitezoj, ripetoj, aliaj komponaj/sintaksaj iloj gravas kaj vaste uzatas en poezio kaj samtiel en prozo. Vd., ekzemple ‘Aýtuna elegio’-n de N. Kurzens: ‘Ja æiu tag’ forlavas rabe ion! / Ja æiu nokto portas ion for! / Ja de l’pasinto restas nur memor’, / Ja por estonto havas mi nenion.’ (Ripetoj de ‘ja’, de la fraz-konstruoj, konfronto de mala¼oj ‘tago-nokto; pasinto-estonto’.)

Surbaze de metaforigo kaj kliþoj, havataj en la naciaj lingvoj (al kiuj ni rilatigas, krom æio alia, proverbojn, komunuzajn dira¼ojn kaj flugilhavajn vortojn), kompreneblaj por la homoj de diversaj etnoj, en IPL povas ellaboriøi (kaj fakte ellaboriøas) propraj kliþoj. Kiel ekzemplon eblas mencii proverbojn, tradukitajn (aý kreitajn) en Eo(n) de ties aýtoro L.Zamenhof.

Kliþoj aperas ankaý surbaze de komunaj fonaj scioj. Kvankam tio estis nek celo, nek kromcelo de la esperantista komunumo, øi fakte kreis propran kulturon, unikan kaj specifan nur por la esperantistaro. Eroj de tiu kulturo povas servi kiel rimedoj por estetikaj funkcioj de la lingvo. Ekzemple, multaj E-kliþoj fontas el ‘flugilhavaj vortoj’ (øenerale konataj dira¼oj el verkoj originale verkitaj en Eo aý plej konataj tradukoj el alialingvaj literaturoj). Ke la parolturnoj estas efektive vivaj atestas ilia apliko ne nur en beletra¼oj, sed ankaý en æiutagaj konversacioj de ordinaraj E-istoj. Ekzemple, la subskribinto aýdis, kiel iu E-istino kantis al sia bebo: ‘En la buþon venis nova dento’ motive de la E-a himno. (Kp. la aýtentikan ‘En la mondon venis nova sento’ de L. Zamenhof.) Vd. pri la fenomeno pli detale en [Melnikov, 1985, 123-127 kaj en Melnikov, 1992,41-46].

Movado por akceptigo de tiu aý alia IPL ekzistanta sufiæe longan tempon ekhavas kelkajn karakterizajn trajtojn distingantajn øin disde la aliaj sociaj kolektivoj. Tio neeviteble rezultigas aperon de fonaj scioj, kiuj estas vaste uzataj en literaturo, publicistiko kaj ¼urnalistiko por krei ‘lokan (ekzemple, esperantecan) kolorecon’, malrektan karakterizon de literatura protagonisto, diversajn tropojn, efekton de kunpuþiøo ‘reala¼o-elpensa¼o’, ‘nuntempo-iamo’, efekton de ‘trompita atendo (mikroþoko)’, rekono ktp. (vd.: [Melnikov, 1985 kaj 1992]).

En la æi-subaj cita¼oj nur TE kapablas trovi kaj adekvate apreci humuron, vortludojn kaj plurajn aliajn estetika¼ojn de la teksto: ‘Iam li komprenis ke en informado ne helpas Lapenna (I. Lapenna – eminentulo de la E-movado – A.M.) sed la peno; ankaý Senracieca Asocio Tutmonda (kp. Sennacieca Asocio Tutmonda – A.M.) ne allogis lin; li legis Histerio de Esperanto (aýtentike ‘Historio de Esperanto’ – A.M.) de Privat, La danøera akuzativo (originale – ‘La danøera lingvo’ – A.M.) de Lins, trastudis PIS (kp. PIV – A.M.) kaj BLAG (kp. PAG – A.M.); Karl Ranseier disvastigis la Manifurzon de Prago’ (kp. ‘La Manifesto de Prago’ – A.M.) [Ziko Sikosek en EA-1998, n-ro 6, p.21]; ‘kaj kiu rolo por la esperantlingva edzino? Turismi dum lia kongreso aý raumismi (agi laý la ‘Manifesto de Raýmo’ – A.M.) en kuna progreso?’ [LF, 1990, n-ro 124, p.3]; ‘en æiuj valana¼oj (verkoj de J. Valano – A.M.) øis nun publikigitaj’[F-vol.6, n-ro 63, p.24]; ‘orienti la TEJO-reprezentantojn en ties ambasa-doraj taskoj tra la "krokodila mondo" (neE-ista; pro la kromsignifo de ‘krokodilo’ – homo, kiu parolas neEe inter la E-istoj – A.M.)’ [ESP-1998, n-ro 7/8, p.127]; ‘mi fine kredas, ke sekva ago fariøos PAG-o (vortludo pro la skriba simileco kaj sona sameco de la vortoj ‘pago’ kaj ‘PAG’-o - A.M.) (sur paø' okona), æar mi øin ne posedas, sed tamen bezonas. Do, antaýdanke kaj pagomanke W.U.’ [HDE-1985, n-ro 12/16, p.3]; ‘Iel ‘ho-mia-kor' (titolo de fama versa¼o aýtorita de K. Kalocsay – A.M.)-e’ – titolo de recenzo [HDE-1980, n-ro 1, p.4]. Æiuj kursive markitaj aýtentikaj aý intence kripligitaj vortoj rilatas al tiuj “kun specife E-a kultura ingredienco”. La tuj-subaj specimenoj postulas por plenvalora dekodado fonajn sciojn samtempe el la nure E-a kaj la monda okcidenta kulturoj. ‘Al Esperanto li tradukis Eighteen-Eighty-Seven de George Orwell (aludo je la verko ‘1994’, sed kun la jaro de la apero de la unu E-lernolibro – 1887 – A.M.)’; [li] verkis mem La arkipelo ESPag (aludo je la Sol¼enicyn’a ‘Arkipelago Gulag’ kun la komencaj literoj de la vorto ‘ESPernato’ – A.M.)’. [EA-1998, n-ro 6, p.21]

La disvastiøado de IPL kaýzas tion, ke øi komencas uziøi en novaj kaj novaj sferoj. Tio neeviteble sekvigas stilan diferenciøon, kio siavice plifaciligas uzadon de la koncerna IPL literatur/art/estetik-cele. Samtempe la neeviteblan plikomplikiøon de IPL kontraýstaras la postulo pri øia facileco kaj internacia komprenebleco. Rezulte atingiøas certa kompromiso, manifestiøanta, cetere, en multe pli vastaj/malstriktaj normoj kaj limoj de stiloj, ol en la literaturaj etnaj lingvoj.

Æar EF-j estas diaspora lingvo-kultura sociumo, en la movado ellaboriøas certaj moralaj/aksiologiaj valoroj. Sekvo de tio estas, interalie, tabuigo de certaj vortoj (æefe, ligitaj al homaj intima¼oj/fiziologia¼oj). Rezulte en Eo aperis tuta tavolo de specifa leksiko (vd., ekzemple, la verkon [Alos, Velkov]). Aliflanke, formiøas eæ subøenroj de maldecaj (sub)literatura¼oj, kiel ‘limeriko’ (formo de iom vulgara, obsceneta versa¼o): ‘Fervora junulo el Boston / eterne melkadis la voston. / Junulo, sufiæe! / Ne mane, sed piæe / konvenas kolumi la foston!’ [Rossetti, 70] (vosto kaj fosto estas uzataj anstataý la tabua ‘kaco’), ‘bervala¼o’ (maldeca vortludo konsistanta el prezento de frazo, en kiu oni devas inversigi literojn aý silabojn de du vortoj de frazo, ekzemple la substerkitajn en ‘Þi æiam puþas siajn kunludantojn æe l’teniso’). [KB-10]

Kompreneble, la menciitaj argumentoj favore al la ebleco kaj neceseco de la transdono kaj kreo de kulturo en IPL ne estas kompletaj. Tamen ili ebligas skize montri kelkajn æefajn kialojn kaj celojn de æi-fenomeno. Ilin konsistigas: 1) mondera kontraýdireco kaj interligiteco komuna por la tuta homaro; 2) komunaj psikaj trajtoj de ajnetna homo; 3) socia bezono; 4) socia moralo; 5) lingvaj universala¼oj/universalioj komunaj por ajna viva multfunkcia internacia lingvo sendepende de øia origin-kielo, inter kiuj: a) manko de ekzakta limo inter la emocia kaj racia ingrediencoj de lingv(a¼)-unuoj; b) enesto de sinonimio, polisemio, paronimio, kromsencoj, metaforio, metonimio ktp.; c) natura procezo de ‘maljuniøo’, naskanta arkaismojn; æ) apero de ‘uzuso’ kaj kliþ(et/esk)oj; 6) internaj, strukturaj eblecoj de Esperanto, inkluzive: a) ekspresivajn afiksojn; b) grandan redundancon kaj etan entropion de la esperantaj vortoj; d) aglutinan manieron de vortformado, rezultigantan altan gradon de motivado kaj samtempe ‘malaýtomatisman’ perceptadon, ekspresivecon, aperon de deriva¼oj-homonimoj al radikaj vortoj kaj aliaj deriva¼oj/kunmeta¼oj; e) vastan normon de Eo, kio estas, cetere, premiso por apero de multaj porokazaj vortoj kaj elementoj de idiostilo; f) sintaksan larøecon (grandan elekteblecon de frazkonstruo) kaj komponajn eblecojn de la lingvo; g) rimeblajn silabojn, kategorion ‘akcento’, latentojn de aliteracio k.s., ebligantajn uzadon de Eo en poezio; 7) internacia kaj suplementa (=aldona al la æefa, t.e. denaska, gepatra aý plejofte uzata lingvo) karaktero de IPL; 8) ekzisto de integraj elementoj en la homara kulturo (kaj en ties historio kaj en la moderna epoko); 9) ekzisto de sufiæe granda kaj daýre ekzistanta kolektivo (sociumo), uzanta IPL-on (partoprenantoj de la movado por akceptigo de æi-IPL) kaj iom-post-ioma disvastiøo de la apliko-sferoj; 10) neceso de unueciga rimedo (kontraý disfalo en dialektojn); 11) individua karaktero de kreado (unuavice arta); 12) postuloj de prestiøeco kaj psikologia strebo al pozitiva memtakso de la EF-j.

Bibliografio

 

    1. A¶manova kaj Bokarev (1956): A¶manova O.S., Bokarev E.A. “Me¼dunarodnyj vspomogatelnyj jazyk kak lingvistiæeskaja problema”. – In: Voprosy Jazykoznanija, 6/1956. Àõìàíîâà Î.Ñ., Áîêàðåâ Å.À. Ìåæäóíàðîäíûé âñïîìîãàòåëüíûé ÿçûê êàê ëèíãâèñòè÷åñêàÿ ïðîáëåìà. – Âîïðîñû ßçûêîçíàíèÿ, 1956, ¹6.
    2. A¶manova kaj Zadornova (1980): A¶manova O.S., Zadornova V.Ja. “Teorija i praktika perevoda v svete uæenija o funkcionalny¶ stila¶ reæi”. – In: Lingvistiæeskije problemy perevoda. M., 1980. Àõìàíîâà Î.Ñ., Çàäîðíîâà Â.ß. Òåîðèÿ è ïðàêòèêà ïåðåâîäà â ñâåòå ó÷åíèÿ î ôóíêöèîíàëüíûõ ñòèëÿõ ðå÷è. – Ëèíãâèñòè÷åñêèå ïðîáëåìû ïåðåâîäà. Ì., 1980.
    3. Alos Hektor, Velkov Kiril (1991). Tabuaj vortoj en Esperanto; vortaro kun ekzemploj pri praktika uzado. Vraca, 1991, 32 p.
    4. Bakonyi (1978): Bakonyi S. Civilisation e lingua Universal: Essayo historico-cultural e linguistic. – Luzern, 1978, 113 p.
    5. Barczi (1977): Barczi G. La problemo de la mondlingvo. – In: Esperantologiaj kajeroj 3. Budapest: Universitato Eotvos Lorand, 1977, pp. 222-240.
    6. Bokarev (1976): Bokarev E.A. “Sovremennoje sostojanije voprosa o me¼dunarodnom vspomogatelnom jazyke (fakty ob esperanto)”. – In: Problemy interlingvistiki; Tipologija i evolucija me¼dunarodny¶ iskusstvenny¶ jazykov. M.: Nauka, 1976, pp.12-20. Áîêàðåâ Å.À. Ñîâðåìåííîå ñîñòîÿíèå âîïðîñà î ìåæäóíàðîäíîì âñïîìîãàòåëüíîì ÿçûêå (ôàêòû îá ýñïåðàíòî). – Ïðîáëåìû èíòåðëèíãâèñòèêè; òèïîëîãèÿ è ýâîëþöèÿ ìåæäóíàðîäíûõ èñêóññòâåííûõ ÿçûêîâ. Ì.: Íàóêà, 1976, c.12-20.
    7. Duliæenko (1988): Duliæenko A.D. ‘Me¼dunarodnyj iskusstvennyj jazyk v praktike: k stoletiju funkcionirovanija esperanto’. – In: Interlinguistica Tartuensis 5. Tartu, 1988, pp.3-24. Äóëè÷åíêî À.Ä. Ìåæäóíàðîäíûé èñêóññòâåííûé ÿçûê â ïðàêòèêå: ê ñòîëåòèþ ôóíêöèîíèðîâàíèÿ ýñïåðàíòî. - Interlinguistica Tartuensis 5. Òàðòó, 1988, c.3-24.
    8. Faulhaber (1970): Faulhaber F. Ne tiel, sed tiel æi!; Konsilaro pri stilo. Dua eldono. Aabyhoj:Dansk Esperanto Forlag, 1970, 64 p.
    9. Faulhaber (1976): Faulhaber F. Esperanta mozaiko. – Haarlem: Libro-Servo Asocio de Laboristaj Esperantistoj F.L.E., (1976), 118 p.
    10. Gak (1988): Gak V.G. Jazykovyje preobrazovanija. – M.: Þkola ‘Jazyki russkoj kultury’, 1998, 768 p. Ãàê Â.Ã. ßçûêîâûå ïðåîáðàçîâàíèÿ. – Ì.: Øêîëà ‘ßçûêè ðóññêîé êóëüòóðû’, 1998, 768 ñ.
    11. Gode (1983): Gode A. Discussiones de Interlingua. – Beekbergen, 1983, 73 p.
    12. Hagler (1971): Hagler Margaret G. The Esperanto Language as a Literary Medium. – Indiana, 1971, 436 p.
    13. Halvelik (1973): Halvelik M. Popido, la verda dialekto. (Normlingva serio, 5). [??], 1973, 54 p.
    14. Haupenthal (1977): Haupenthal R. “Arkaismoj en Esperanto”. – In: Heroldo de Esperanto, 1977, n-ro 3(1610), p. 4.
    15. Janton (1985): Janton P. “Æu ekzistas lingvaj kriterioj de internacieco”. – In: Acta Interlinguistica; 12-a Scienca Interlingvistika Simpozio. Varsovio: Akademickie Centrum Interlingwisticzne, 1985, pp. 29-38.
    16. Kalocsay (1970): Kalocsay K. Lingvo Stilo Formo; Studoj. 3-a, parte tralaborita eld. – Oosaka: Librejo Pirato, 1970, 161 p.
    17. Kalocsay, Waringhien kaj Bernard (1984): Kalocsay K. Waringhien G., Bernard R. Parnasa gvidlibro. – Pisa/Madrido: Edistudio/Heroldo de Esperanto, 1984 (3-a eld.), 208 p.
    18. Karcevskij S. Du dualisme asymetrique du signe linguistique, ‘Travaux du Cercle linguistique de Prague’, I, 1929. Cit. laý Çâåãèíöåâ Â.À. Èñòîðèÿ ÿçûêîçíàíèÿ XIX-XX âåêîâ â î÷åðêàõ è èçâëå÷åíèÿõ. ×. 2. Ì.: Ïðîñâåùåíèå, 1965, 479 c.
    19. Kopylenko (1983): Kopylenko M.M. “O vyrazitelny¶ sredstva¶ esperanto”. – In: Interlinguistica Tartuensis 2. Tartu, 1983, pp.65-76. Êîïûëåíêî Ì.Ì. Î âûðàçèòåëüíûõ ñðåäñòâàõ ýñïåðàíòî. - Interlinguistica Tartuensis 2. Òàðòó, 1983, c.65-76.
    20. Kostomarov (1975): Kostomarov V.G. “Problema obþæestvenny¶ funkcij jazyka i ponjatije ‘mirovoj jazyk’”. – In: Sociolingvistiæeskije problemy razvivajuþæi¶sja stran. M., 1975, pp. 239-243-. Êîñòîìàðîâ Â.Ã. Ïðîáëåìà îáùåñòâåííûõ ôóíêöèé ÿçûêà è ïîíÿòèå “ìèðîâîé ÿçûê”. – Ñîöèîëèíãâèñòè÷åñêèå ïðîáëåìû ðàçâèâàþùèõñÿ ñòðàí. Ì., 1975, c. 239-243.
    21. Kuznecov (1982-a): Kuznecov S.N. “O predmete i podrazdelenija¶ interlingvistiki”. – In: Interlinguistica Tartuensis 1. Tartu, 1982. Êóçíåöîâ Ñ.Í. Î ïðåäìåòå è ïîäðàçäåëåíèÿõ èíòåðëèíãâèñòèêè. - Interlinguistica Tartuensis 1. Òàðòó, 1982.
    22. Kuznecov (1982-b): Kuznecov S.N. Osnovy interlingvistiki. – M.: Izdatelstvo Universiteta dru¼by narodov, 1982, 107 p. Êóçíåöîâ Ñ.Í. Îñíîâû èíòåðëèíãâèñòèêè. Ì.: Èçäàòåëüñòâî Óíèâåðñèòåòà äðóæáû íàðîäîâ, 1982, 107 c.
    23. Kuznecov (1984): Kuznecov S.N. Napravlenija sovremennoj interlingvistiki. – M.: Izdatelstvo Universiteta dru¼by narodov, 1984, 99 p. Êóçíåöîâ Ñ.Í. Íàïðàâëåíèÿ ñîâðåìåííîé èíòåðëèíãâèñòèêè. – Ì.: Èçäàòåëüñòâî Óíèâåðñèòåòà äðóæáû íàðîäîâ, 1984, 99 c.
    24. Kuznecov (1987): Kuznecov S.N. Teoretiæeskije osnovy interlingvistiki. – M.: Izdatelstvo Universiteta dru¼by narodov, 1987, 207 p. Êóçíåöîâ Ñ.Í. Òåîðåòè÷åñêèå îñíîâû èíòåðëèíãâèñòèêè. – Ì.: Èçäàòåëüñòâî Óíèâåðñèòåòà äðóæáû íàðîäîâ, 1987, 207 c.
    25. Lapenna (1971): Lapenna Ivo. Retoriko. 3-a (korektita eldono. Rotterdam, 1971, 294 p.
    26. Melnikov (1985): Melnikov Aleksandr. Specifeco de fonaj scioj de personoj uzantaj Esperanton. – En: Acta Interlinguistica. 12-a scienca interlingvistika simpozio. Varsovio, 27.04-01.05.1984. Varsovio, 1985, pp.97-160.
    27. Melnikov (1987): Melnikov A.S. Me¼dunarodnomu jazyku esperanto – 100 let (v pomoþæ lektoru). – Rostov-na-Donu: Obþæestvo ‘Znanije’ RSFSR, Rostovskaja oblastnaja organizacija, 1987, 31 p. Ìåëüíèêîâ À.Ñ. Ìåæäóíàðîäíîìó ÿçûêó ýñïåðàíòî – 100 ëåò (â ïîìîùü ëåêòîðó). – Ðîñòîâ-íà-Äîíó: Îáùåñòâî “Çíàíèå” ÐÑÔÑÐ, Ðîñòîâñêàÿ îáëàñòíàÿ îðãàíèçàöèÿ, 1987, 31 c.
    28. Melnikov (1988): Melnikov A.S. “K voprosu o logicizme v lingvoprojektirovanii”. – In: Interlinguistica Tartuensis 5. Tartu, 1988, pp. 107-125. Ìåëüíèêîâ À.Ñ. Ê âîïðîñó î ëîãèöèçìå â ëèíãâîïðîåêòèðîâàíèèè. - Interlinguistica Tartuensis 5. Òàðòó, 1988, ñ. 107-125.
    29. Melnikov (1989-a): Melnikov A.S. “Nekotoryje semantiæeskije problemy vybora i obrabotki leksiki dla me¼dunarodnogo planovogo jazyka”. – In: Interlinguistica Tartuensis 6. Tartu, 1989, pp. 76-90. Ìåëüíèêîâ À.Ñ. íåêîòîðûå ñåìàíòè÷åñêèå ïðáëåìû âûáîðà è îáðàáîòêè ëåêñèêè äëÿ ìåæäóíàðîäíîãî ïëàíîâîãî ÿçûêà. – Interlinguistica Tartuensis 6. Òàðòó, 1989, ñ. 76-90.
    30. Melnikov (1989-b): Melnikov Aleksandr S. “Paronimio en Esperanto-lingv(a¼)o: premisoj, mekanismo, uzado por vortludoj”. – In: Acta Interlinguistica. 13-a scienca interlingvistika simpozio. Varsovio, 27.04-01.05.1985. Varsovio, 1989, pp. 71-101.
    31. Melnikov (1990): Melnikov A.S. “Ob interferenciolekta¶ planovogo me¼dunarodnogo jazyka (IPL)”. – In: Interlingvistiæeskije aspekty jazykovy¶ reform i problemy lingvokonstruirovanija: Tez. dokl. 2-oj konf. po interlingvistike (Tartu, 4-6 okt. 1990 g. – Tartu, 1990), pp. 30-32. Ìåëüíèêîâ À.Ñ. Îá èíòåðôåðåíöèîëåêòàõ ïëàíîâîãî ìåæäóíàðîäíîãî ÿçûêà (ÏÌß). – Èíòåðëèíãâèñòè÷åñêèå àñïåêòû ÿçûêîâûõ ðåôîðì è ïðîáëåìû ëèíãâîêîíñòðóèðîâàíèÿ: Òåç. äîêë. 2-îé êîíô. ïî èíòåðëèíãâèñòèêå (Òàðòó, 4-6 îêò. 1990 ã. – Òàðòó, 1990), ñ.30-32.
    32. Melnikov (1992): Melnikov Aleksandro S. Specifaj kulturaj scioj de la esperantista kvazaýetno kaj ilia respeguliøo en la koncerna lingv(a¼)o. Rostov-na-Donu, 1992, 106 p.
    33. Mjasnikov (1989): Mjasnikov Leonid Nikolajeviæ. Principy stanovlenija i razvitija frazeologii v esperanto i v etniæeski¶ jazyka¶ (anglijskom, vengerskom, nemeckom, russkom, francuzskom). Avtoreferat dis. … kand.filologiæeski¶ nauk. M., 1989, 21 p. Ìÿñíèêîâ Ëåîíèä Íèêîëàåâè÷. Ïðèíöèïû ñòàíîâëåíèÿ è ðàçâèòèÿ ôðàçåîëîãèè â ýñïåðàíòî è â ýòíè÷åñêèõ ÿçûêàõ (àíãëèéñêîì, âåíãåðñêîì, íåìåöêîì, ðóññêîì, ôðàíöóçñêîì). Àâòîðåôåðàò äèñ. … êàíä. Ôèëîëîãè÷åñêèõ íàóê. Ì., 1989, 21 ñ.
    34. Obþæeje jazykoznanije. Vnutrenneje strojenije jazka. M.: Nauka, 1972, 565 p. Îáùåå ÿçûêîçíàíèå. Âíóòðåííåå ñòðîåíèå ÿçûêà. Ì.: Íàóêà, 1972, 565 ñ.
    35. Piron Claude. La bona lingvo. Vieno/Budapest: Pro Esperanto/Hungara Esperanto-Asocio, 1989, 111 p.
    36. PIV: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Represo de la dua eldono. Paris: SAT, 1981, 1303 p.
    37. PIVS: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Suplemento. [Parizo]: SAT, 1987, 45 p.
    38. Privat (1980): Privat D-ro Edmond. Esprimo de sentoj en esperanto. 4-a eld. Den Haag: Internacia Esperanto-Instituto, 1980, 60 p.
    39. Reformatskij (1967): Reformatskij A.A. Vvedenije v jazykovedenije. Izd. 4-je., ispravlennoje i dopolnennoje, M.: Prosveþæenije, 1967, 542 p. Ðåôîðìàòñêèé À.À. Ââåäåíèå â ÿçûêîâåäåíèå. Èçä. 4-å., èñïðàâëåííîå è äîïîëíåííîå, Ì.: Ïðîñâåùåíèå, 1967, 542 ñ.
    40. Rossetti (1989): Reto Rossetti. Arto kaj naturo. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1989, 127 p.
    41. Themaat (1984): Verloren van Themaat W.A. Kulturo en Esperanto kaj aliaj planlingvoj: la lingvistika, makrokultura kaj mikrokultura bazoj. – In: Planlingvistiko, 11-1984, p. 1-11.
    42. Wells (1978): Wells John. Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio/Centro de esploro kaj dokumentado pri la monda lingvo-problemo, 1978, 76 p.

 

Fontoj de la lingva¬ekzemploj

 

(aldone al tiuj menciitaj en la bibliografio kaj paønotoj;

parenteze – la enteksta indiko)

 

Libroj

 

    1. Auld W. Humoroj. La Laguna: J. Regulo (Stafeto), 1969, 113 p. [HU]
    2. Baudelaire Charles. La Spleno de Parizo. Kobenhavn: Koko, 1967, 125 p. [SP]
    3. Beaucaire Louis. Kruko kaj Baniko el Bervalo. Dua, korektita eldono. Kopenhago: TK, 1974, 143 p. [KB]
    4. Csiszar Ada, Kalocsay Kalman. Domfabriko. 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-esperantaj. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1975, 188 p. [DF]
    5. Cela Camilo Jose. La familio de Pascual Duarte. Barcelona: Barcelona Esperanto-Centro, [?], 167 p. [PD]
    6. Jarlibro. Roterdamo: UEA, 1984, 416 p. [JL]
    7. Jung Teo. Æiu Æiun; Sep jardekojn en la Esperanto-movado. Antverpeno/La Laguna:TK/Stafeto, 1979, 400 p. [CC]
    8. Kalocsay K. Rimportretoj; Galerio de esperantaj steloj. Budapest: Literatura mondo, 1931, 128 p. [RP]
    9. Lentaigne L. Tiel diru! Laroque Timbaut, 1984, 127p. [TD]
    10. Lentaigne. Kiel diri…?: Praktika Esperanta frazeologio. Laroque: Cercle esperantiste de l’Agenais, 1987, 148 p. [KD]
    11. Pisarev D.I. Sobr. soæ., 1984, t. 2. Ïèñàðåâ Ä.È. Ñîáð. ñî÷., 1984, ò. 2. [PI]
    12. Proverbaro. Tesaloniko: Tamtama eldonejo, 1976, 142 p. [PR]
    13. Schwartz Raymond. … kun siaspeca spico! La Laguna: J. Regulo (Stafeto), 1971, 215 p. [KS]
    14. Schwartz Raymond. La Øoja Podio. Aabyhoj:Dansk Esperanto-Forlag, 1975 (represo de la 1-a eldono), 271 p. [GP]
    15. Schwartz Raymond. La Stranga Butiko. Aabyhoj:Dansk Esperanto-Forlag, 1974 (represo de la 1-a eldono), 128 p. [SB]
    16. Szilagyi Ferenc. Koko krias jam. Originala novelaro. 2-a eldono. [Budapest]: Hungara Esperanto-Asocio, 1976, 199 p. [KK]
    17. Þevæenko E. “Kreaj eblecoj de la parolata lingvo”. – In: Èíôîðìàöèîííûé áþëëåòåíü Àññîöèàöèè ñîâåòñêèõ ýñïåðàíòèñòîâ, 1987, ¹3(61), ñ. 16-18 è 4(62), ñ. 9-11 (Informacionnyj bjulletenj Associacii sovetski¶ esperantistov), 1987, n-ro 3 (61), pp.16-18 [SE1] kaj 4(62), pp. 9-11 [SE2]).
    18. Valano Johan. Malmalice. Pisa/Kuopio: La Nuova Frontiera/Literatura Foiro, 1977, 59 p. [MM]
    19. Vinogradov V.V. Russkij jazyk (grammatiæeskoje uæenije o slove). Moskva/Leningrad: Uæpedgiz, 1947, 784 p. Âèíîãðàäîâ Â.Â. Ðóññêèé ÿçûê (ãðàììàòè÷åñêîå ó÷åíèå î ñëîâå). Ìîñêâà/Ëåíèíãðàä: Ó÷ïåäãèç, 1947, 784 ñ. [RU]
    20. Zamenhof, D-ro L.L. Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto. 17-a eldono. Rickmansworth: The Esperanto Publishing Company Limited, 1954, 442 p. [FK]
    21. (Zamenhof Lazaro kaj Marko). Proverboj de Marko Zamenhof kaj de Lazaro Zamenhof; (13155 proverboj). Komp. Adolf Holzhaýs. Helsinki: Fondumo Esperanto, 1980, 704 p. [ZP]
    22. Queneau Raymond. Stilekzercoj. La Kromkancerkliniko 4, 1986, 20 p. [SE]

 

Perioda¬oj

 

    1. Esperanto (revuo de UEA) [ESP]
    2. Esperanto Aktuell [EA]
    3. Fonto [F]
    4. GEJ-Gazeto [GG]
    5. Heroldo de Esperanto [HDE]
    6. Literatura Foiro [LF]
    7. Nica Literatura Revuo, La [LN]

 

© A. Melnikov


©Rostova Esperanto Centro, 2003
©Ðîñòîâñêèé îáëàñòíîé êóëüòóðíî-ïðîñâåòèòåëüñêèé öåíòð "Ëèíãâî", 2003