Eks-promte
1
Vi ankoraŭ esperon havas? Vi ĝis nun homajn vortojn kredas? Ho
infano, vi estas sankta! Ve al vi, stultulaĉ' mizera!
2
Mi ne celas atendi helpon, Nek atendi pohoran velkon. Mi elektos
tagon aŭ nokton, mi elektos tempon kaj lokon Ч mi forlasos la Teron
memstare. Ne balbutu, ke pekas mi Ч vane: mi ne kredas inferon,
tamenЕ Tie estus almenaŭ varme!
3
Mia flago senforte pendas, mia flamo ne plu varmigas, miaj vitroj
koloraj fendas, mia vento flugadi pigras. Ili diras: ĉu io
gravas aŭ vin ne embuskas fino? Jes, sinjoro Kajam, vi pravasЕ Mi
foriras aĉeti vinon.
|
Liro-2000
Helena
Melnikova
19-jara fraŭlino Helena Melnikova, kies poemojn laŭde menciis la
juĝkomisiono de Liro-2000 portas, laŭ ŝiaj propraj vortoj, Уpezan
ŝarĝonФ: du muzikaj lernejoj, kantado en kelkaj ĥoroj, membreco en bardaj
kluboj, partopreno en festivaloj de amatoraj kantoj, duono da vojo al la
supera klero (filologia fakultato) kaj multaj impresoj pri esperantistaj
aranĝoj.
Strasburga Junulara
Esperanto Kongreso 2001
|